Lützelsee

pitoreska lageto en la komunumo Hombrechtikon, Svislando

Lützelsee estas pitoreska lageto en la komunumo Hombrechtikon en Kantono Zuriko en Svislando.

Lützelsee
lago
Ĉefaj fontojÜtzikerbach
Ĉefaj elfluojFeldbach
Insulojnaĝantaj insuloj
SetlejojHombrechtikon
Areo de la baseno24 km²
Landoj de la basenoSvislando
Datenoj
KoordinatojCH1903: 700932 / 235201 (mapo)47.268.7722222222222500Koordinatoj: 47° 15′ 36″ N, 8° 46′ 20″ O; CH1903: 700932 / 235201 (mapo)
Lützelsee (Zuriko)
Lützelsee (Zuriko)
DEC
Map
Lützelsee
Supermara alteco500 m
Surfaca areo57,09 haf5
Maksimuma longo1,4 kmf6
Maksimuma larĝo400 mf7
Akva volumeno0,0005 km³dep1f8
Averaĝa profundo10 mf11
Restad-tempo (de laga akvo)20 tagoj
vdr

Geografio

redakti

La lageto situas en malleviĝo en marĉa altebenaĵo je la suda fino de la montoĉeno Pfannenstiel. Ĝi havas longecon de 1,4 km kaj larĝecon de 0,4 km. Ĝia surfaco estas 0,5709 km².

Municipoj ĉirkaŭ la lago

redakti

Ĉirkaŭ la lago situas la municipoj respektive setlejoj Lutikon en okcidento, Hasel en nordo kaj Lützelsee en sudoriento.

Alfluantoj kaj elfluanto

redakti
Marĉo de Ützikon
Elfluo de Feldbach
Publika banejo

Alfluas al Lützelsee diversaj malgrandaj plejparte sennomaj riveretoj, kiuj senakvigas la marĉon sur la altebenaĵo. La plej granda kun longeco de proksimume 5 km estas la Ützikerbach, kiu elfluas el lageto en la Marĉo de Üztikon. La elfuanto de la lago estas la rivereto Feldbach, kiu alfluas en la samnoma municipo post 6 km la Lagon de Zuriko.

Naturprotekta regiono

redakti

La tuta altebenaĵo ĉirkaŭ Lützelsee kun la Marĉo de Lutikon (Lutiker Ried) kaj la Marĉo de Ützikon (germane Ütziker Ried) troviĝas en la inventaro de marĉkamparoj kun nacia signifo de la Svisa Konfederacio. Ĉirkaŭ la lago vivas minacataj birdospecoj kiel ekzemple la blanka cikonio, kastoroj, serpentoj kaj aliaj amfiboj kaj bestoj.

Naĝantaj insuloj

redakti

La lago estas fame konata pro siaj naĝantaj insuloj, kiuj estiĝas pro marĉpartoj, kiuj forrompiĝas de la lagobordo kaj pro sia malgranda pezo flosas sur la lago. Tiuj insuloj ofertas perfektajn nestlokojn por minacataj birdoj.

Turismo ĉirkaŭ la lago

redakti

La lago allogas ĉefe lokajn turistojn el la regiono de Zuriko kaj Zurika Oberlando. Ĉe la sudokcidenta flanko troviĝas publika banejo kaj ĉe la orienta flanko en Haslen, kamparano funkciigas ĉe bela vetero liberĉielan trinkejon kaj kolbasobudon.

Vidu ankaŭ

redakti