Kvaruma sistemo

Kvaruma sistemo estas pozicia nombrosistemo, kies bazo estas 4. La sistemo havas nur 4 signojn por skribi nombrojn, nome: 0, 1, 2, 3.

La nombro 4 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (legu: unu-nulo). Ĉiu unuo de sekva grado estas 4-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la uniuj de kvaruma sistemo sin prezentas vico de nombroj: 1, 4, 16, 64, 256, …, 4n, …

Konvertado el dekuma al kvaruma sistemo redakti

Por skribi dekuman nombron al kvaruma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 4 kaj skribas ricevitajn restojn 0, 1, 2 kaj 3 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:

43 = 10 · 4 + 3
10 = 2 · 4 + 2
2 = 0 · 4 + 2

Tiamaniere, la kvaruma skribo de la nombro 43 estas: 223

Kalkulado per kvarumaj nombroj redakti

Adiciado:
  12321+   213---------  13200
Multiplikado:

Tabelo de multiplikado estas montrita sube:

*12310
112310
22101220
33122130
101020301000