Kurt Weill

germana komponisto

Kurt Julian WEILL, kiu naskiĝis je la 2-a de marto, 1900 en Dessau, Germanio, kaj mortis en Novjorko, Usono je la 3-a de aprilo, 1950, komponis muzikon por muzikaloj kaj aliaj teatraj verkoj, kaj ankaŭ neteatrajn koncertajn verkojn.

Kurt Weill
Persona informo
NaskonomoKurt Julian Weill
Naskiĝo2-an de marto 1900 (1900-03-02)
en Dessau
Morto3-an de aprilo 1950 (1950-04-03) (50-jaraĝa)
en Nov-Jorko
MortokialoKorinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
TomboMount Repose Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermanaangla
LoĝlokoKleinmachnowDessau
ŜtatanecoGermanio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Artoj Berlino Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oLotte Lenya (1937–1950)
Lotte Lenya (1926–1933) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
dirigento
pedagogo
filmkomponisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojLa Trigroŝa Opero
Prosperiĝo kaj Dekadenco de la Urbo Mahagono
La Sep Gravegaj Pekoj
Street Scene
Der Silbersee
TTT
Retejohttp://www.kwf.org/
vdr

Lia plej konata verko estas la Trigroŝa Opero (originale, Die Dreigroschenoper) de 1928 verkita kunlabore kun Bertolt Brecht, reprezento de la Almozula Opero (originale, The Beggar's Opera) de John GAY. Ĝi enhavas la plej faman kanton de Weill, Die Moritat von Mackie Messer. La kunlaborado inter Weill kaj Brecht estis sukcesa, sed finiĝis en 1930 pro politikaj diferencoj. Laŭ Lotte Lenya (lia edzino), Weill komentis, ke li ne povas muzikigi la manifeston de la komunista partio.