Kriptofito
Kriptofito (vorte: 'kaŝplanto') estas termino por indiki tiujn plantojn, kies rekreskaj burĝonoj restas sub la tero aŭ sub la akvo. Tiele la planto estas protektata dum la malfavoraj sezonoj kun granda malvarmo aŭ trosekeco. Alia nomo estas geofito.
Tiuj burĝonoj situas aŭ sub la surfaco de la grundo kiel rizomo, bulbo, bulbotubero k.t.p., aŭ kiel subakvigitaj rekreskaj burĝonoj. Kriptofitoj estas sudividitaj en 3 grupojn:
- Geofitoj aŭ terplantoj
- restas en seka grundo, ekzemple krokuso, tulipo. Eblas fari pliajn subdividojn en rizomajn, tigotuberajn, radikotuberajn, bulbajn kaj radikajn geofitojn.
- Helofitoj aŭ marĉplantoj
- restas en marĉa grundo, ekzemple tifao, fragmito.
- Hidrofitoj aŭ akvoplantoj
- restas subakvaj, ekzemple nimfeacoj, kanada elodeo.
Vidu ankaŭ redakti
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóSe Acabó La FiestaLaure Patas d’IlliersEsperantoDua MondmilitoVikipedio:DiskutejoNaverMilena VelbaFungojGolfo (sporto)Reĝlando KastilioVikipedio:MalgarantioKategorio:Etnoj en BulgarioUzanto:DominikVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoĜermolisto de hispanaj esperantistojPortalo:KomunumoĜermolisto de germanaj esperantistojHigh School MusicalVikipedio:AktualaĵojAfrika LeviĝoVikipedioPetr SepéšiSeksumadoInternal Security DepartmentLa Eta PrincoSerĉilo-optimumigoUsonoBozcaadaArno HolzO evangelho segundo Jesus CristoSerĉilo GoogleVikipedio:Bonvenon al VikipedioChatGPTHelpo:Variabloj