Karl Max Liniger

svisa esperantisto

La sviso Karl Max LINIGER (6-an de junio 1901-1965) estis prezidanto de la "Ĝeneva UEA".

Karl Max Liniger
Persona informo
Naskiĝo6-an de junio 1901 (1901-06-06)
en Berno
Morto1965
en Ĝenevo
LingvojEsperanto
ŜtatanecoSvislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoesperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Liniger antaŭe estis delegito de UEA en Berno. En 1936 li (oficiale) estris la Provizoran Komitaton de UEA, fariĝis prezidanto de la Estraro elektita en 1939. Lia posteulo en 1940 estis Hans Hermann Kürsteiner (laŭ Esperanto, majo-julio 1940).

Kiam Ĝeneva UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo kunfandiĝis al "kunfandita UEA"" en 1947, Liniger fariĝis Honora Prezidanto. Honora Membro (de la Ĝeneva UEA) li estis jam ekde 1940.

Trovu « Karl Max Liniger » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»