Julian Fałat

Julian FAŁAT (naskiĝis la 30-an de julio 1853 en vilaĝo Tuligłowy apud Lwów, mortis la 9-an de julio 1929 en Bystra, distrikto Bielski) - pola pentristo, unu el la plej eminentaj akvarelistoj kaj la plej gravaj pejzaĝistoj. Reprezentanto de realismo kaj impresionisma pejzaĝo.

Julian Fałat
Persona informo
Naskiĝo30-an de julio 1853 (1853-07-30)
en Tulyholove
Morto9-an de julio 1929 (1929-07-09) (75-jaraĝa)
en Bystra, Bielsko County
Lingvojpola
LoĝlokoBystra, Bielsko County • Krakovo
ŜtatanecoPollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma materAkademio de Belartoj Munkeno
Jan Matejko Academy of Fine Arts in Krakow (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
watercolorist (en) Traduki
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
VerkojAsh Wednesday
View of Cracow
vdr

Fałat studis kun Władyslaw Łuszczkiewicz ĉe la Krakova Lernejo de Belartoj, kaj poste ĉe la Arta Akademio de Munkeno. Post kelkaj vojaĝoj tra Eŭropo kaj Azio en 1885, Fałat evoluigis raporton pri impresoj de siaj vojaĝoj, kiu estis utiligita pli malfrue en liaj artaĵoj. Tipaj temoj de la pentrado de Fałat estas polaj pejzaĝoj, ĉaso-scenoj, portretoj, kaj skizoj de la vojaĝoj. En 1886 Fałat akceptis la inviton de Vilhelmo la 2-a, imperiestro de Prusio, servi lin en Berlino kiel kortuma pentristo.

Fałat mortis en Bystra Śląska, kie troviĝas "Fałatówka" - muzeo dediĉita al li.

Li ofte ripetis:Pola arto devus porti en si niajn historiojn, niajn konvinkojn, niajn kvalitojn kaj malkvalitojn; devus esti kvintesenco de nia tero, ĉielo, kaj de niaj idealoj.

Eksteraj ligiloj redakti