Joshua Reynolds

Joshua REYNOLDS (naskiĝis la 16-an de julio 1723 - mortis la 23-an de februaro 1792) estis brita pentristo kaj portretisto de la 18-a jarcento. Li estis la unua prezidento de la brita Reĝa Akademio (Royal Academy).

Joshua Reynolds
Persona informo
Joshua Reynolds
Naskiĝo16-an de julio 1723 (1723-07-16)
en Plympton
Morto23-an de februaro 1792 (1792-02-23) (68-jaraĝa)
en Londono
TomboKatedralo de Sankta Paŭlo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoReĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materHele's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Joshua Reynolds
Familio
PatroSamuel Reynolds (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoTheophila Potter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojFrances Reynolds (en) Traduki, Mary Palmer (en) Traduki kaj Elizabeth Johnson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
ParencojJohn Reynolds (en) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopentristo
artkolektanto
verkisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoPortreto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enLondonoAntverpenoBruĝoBruseloGentoLieĝoOstendoParizoKolonjoDuseldorfoBolonjoFlorencoLivornoNapoloRomoVenecioAmsterdamoHagoLisbonoPlymouth vd
Verkado
VerkojCaptain Arthur Blake vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
La statuo de Joshua Reynolds antaŭ la Reĝa Akademio de Arto en Londono

Joshua Reynolds naskiĝis en la graflando Devon, en Plympton St Maurice, kaj estis lernoknabo en la ateliero de Thomas Hudson ekde 1740 ĝis 1743. Li restadis en Italio inter 1749 kaj 1752, ĉefe en Romo. Post sia reveno al Londono en 1753, li rapide fariĝis unu el la plej renomaj pentristoj koncerne portretojn dum tiu periodo, kune kun sia rivalo Thomas Gainsborough.

Reynolds estis interalie la amiko de Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj Angelica Kauffmann. Li perdis sian maldekstran okulon en 1789, kaj mortis en 1792 en Londono. La pentristo estas entombigita en la katedralo Sankta Paŭlo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
🔥 Top keywords: