Josef Štolba

Josef ŠTOLBA (naskiĝis la 3-an de majo 1846 en Hradec Králové - mortis la 12-an de majo 1930 en Praha) estis ĉeĥa dramverkisto.

Josef Štolba
Persona informo
Naskiĝo3-an de majo 1846 (1846-05-03)
en Hradec Králové
Morto12-an de majo 1930 (1930-05-12) (84-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombotombejo de Vinohrady vd
Etnoĉeĥoj vd
Lingvojĉeĥa vd
ŜtatanecoĈeĥoslovakio vd
Profesio
Okupoverkistotradukistodramaturgo • dramaturgo • libretisto • juristonotarioedukisto vd
Laborkampojura profesio • literaturoteatrotraduko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li doktoriĝis pri juro, sed fariĝis edukisto en grafa familio, kun kiu li traveturis la mondon (norda Eŭropo, okcidenta Hindio, Norda Ameriko). Poste li fariĝis notario, sed samtempe komencis aktivi literature. Sukcesaj estis precipe liaj farsoj, malpli altan nivelon havis liaj tragedioj. Valoraj estas liaj rememoroj.

Verkoj redakti

  • Vodní družstvo (Akva kooperativo, 1887)
  • Maloměštští diplomaté (Etburĝaj diplomatoj, 1888)
  • Na letním bytě (En la somera loĝejo, 1898)
  • Z mých pamětí (El miaj rememoroj, 1906)