John Murray (oceanografo)

John MURRAY (n. la 3-an de marto 1841 - m. la 16-an de marto 1914) estis pionira skot-kanada oceanografo kaj marbiologo. Li naskiĝis en Cobourg (Ontario, Kanado), el skotaj parencoj, kiuj elmigris sep jarojn antaŭe. Li revenis al Skotlando por studadi, unue en la Stirling High School, kaj poste en la universitato de Edinburgo, sed rapide rezignis por aniĝi al balenkapta ekspedicio al Spicbergo, kiel ties ŝipkuracisto, en 1868.

John Murray
John Murray en 1902
John Murray en 1902
Persona informo
John Murray
Naskiĝo3-an de marto 1841 (1841-03-03)
en Ontario
Morto16-an de marto 1914 (1914-03-16) (73-jaraĝa)
en Kirkliston
Mortis perTrafikakcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboTombejo Dean Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoKanado
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Edinburgo - geologio (1868–1872)
Universitato de Edinburgo - medicino (1864–)
Stirling High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo John Murray (oceanografo)
Familio
InfanojJohn Challenger Murray (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoesploristo
kirurgo
akvobiologo
marbiologo
oceanografo
limnologist (en) Traduki
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoOceanografio Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li revenis al Edinburgo por kompletigi sian formadon pri geologio, kun la profesoro Archibald Geikie, kaj pri natura filozofio kun Peter Guthrie Tait. Tait prezentis Murray al Charles Wyville Thomson, kiu ĵus estis nomumita por estri la ekspedicion Challenger. Murray aniĝis al la ekspedicio kiel asistanto de Thomson, kaj dum kvar jaroj esploradis la oceanojn de la mondo.

Murray estas rigardita kiel la fondinto de moderna oceanografio, kaj cetere estis la inventinto de la vorto "oceanografio".