John Huston

John Marcellus Huston (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1906, mortinta la 28-an de aŭgusto 1987) estis usona filmoreĝisoro, scenaristo kaj aktoro. Li verkis plej el la scenaroj por plej el la 37 kinfilmoj kiujn li reĝisoris, multaj el kiuj estas nuntempe konsiderataj klasikaĵoj: The Maltese Falcon (1941), The Treasure of the Sierra Madre (1948), Key Largo (1948), The Asphalt Jungle (1950), The African Queen (1951), Moulin Rouge (1952), The Misfits (1961), kaj The Man Who Would Be King (1975). Dum sia kariero de 46 jaroj, Huston ricevis 15 Oskar-nomumojn, ricevis la premion dufoje, kaj reĝisoris kaj sian patron, Walter Huston, kaj sian filinon, Anjelica Huston, por ricevi Oskarojn en diversaj filmoj.

John Huston
Oskar-premiito
Persona informo
John Marcellus Huston
Naskiĝo5-an de aŭgusto 1906 (1906-08-05)
en Nevada
Morto28-an de aŭgusto 1987 (1987-08-28) (81-jaraĝa)
en Middletown
Mortis perpneŭmonito vd
TomboHollywood Forever Cemetery vd
Religioateismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materArt Students League of New York • Abraham Lincoln High School • Hollywood High School vd
PartioRespublikana Partio vd
Familio
PatroWalter Huston vd
PatrinoRhea Gore vd
Edz(in)oEvelyn Keyes • Enrica Soma • Dorothy Harvey • Lesley Black • Celeste Shane vd
InfanojTony Huston • Anjelica Huston • Danny Huston • Allegra Huston vd
Profesio
Okupoaktoro • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroverkisto • ĝenra aktoro • reĝisoro vd
Aktiva enHolivudo vd
Aktiva dum1930–1987 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
John Huston kun sia filino Anjelica Huston, ĉirkaŭ 1960.

Huston estas konata por reĝisori kun la rigardokapablo de artisto, fakte li studis kaj laboris kiel artista pentristo en Parizo en siaj komencaj jaroj. Li pluesploris la vidajn aspektojn de siaj filmoj tra sia tuta kariero: skizante ĉiun scenon sur papero antaŭ prilabori ĝin, poste zorge metante siajn rolulojn dum la filmado ktp. Dum plej reĝisoroj fidas je post-produktora eldonado por formi sian finan laboron, Huston anstataŭe kreis siajn filmojn dum la propra filmado, kio faris ilin kaj pli malmultekostajn kaj pli pensitajn, kun malmulta posteldonado necesa.

Li filmis militagadojn dum la Dua Mondmilito.

Kelkaj filmoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti