John Bowring

John BOWRING (naskiĝis la 17-an de oktobro 1792 en Exeter kaj mortis la 23-an de novembro 1872 same en Exeter) estis diplomato, politikisto, ekonomikisto, ĵurnalisto, tradukisto, redaktisto, kaj verkisto.

John Bowring
Persona informo
John Bowring
NaskonomoJohn Bowring
Naskiĝo17-an de oktobro 1792 (1792-10-17)
en Exeter
Morto23-an de novembro 1872 (1872-11-23) (80-jaraĝa)
en Exeter
ReligioUnitariismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoReĝlando de Granda Britio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioRadicals (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroCharles Bowring (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoSarah Jane Anne Lane (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oDeborah Bowring (en) Traduki (1860–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojJohn Charles Bowring (en) Traduki, Edgar Alfred Bowring (en) Traduki, Lewin Bentham Bowring (en) Traduki, Frederick Hermann Bowring (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoekonomikisto
redaktisto
diplomato
verkisto
tradukisto
politikisto
ĵurnalisto
himnoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enLondono vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Naskita en familio de puritanaj tradicioj, li estis edukita en lernejoj zorgitaj de disidentoj. Li iĝis amiko de Jeremy Bentham sed ne kunhavis sian malemon al belaj literoj, kaj eĉ kiel junulo li estis granda amanto de literaturo kaj fremdaj lingvoj, precipe tiuj de Orienta Eŭropo. Dum sia vivo li studis multajn lingvojn kaj konsideras unu el la plej grandaj poligotoj de la 19a jarcento. Laŭ li, li studis ĉirkaŭ 200 lingvojn kaj parolis 100 el ili.

Poligloto

redakti

Bowring estis fama poligloto kaj asertis ke li sciis 200 lingvojn, de kiuj li scipovis paroli nur 100[1]. Multaj el liaj samtempuloj kaj postaj biografoj pensis alie[2]. Lia ĉefa literatura verko estis la traduko de la popolkantoj de la plej multaj eŭropaj nacioj, kvankam li ankaŭ skribis originalajn poemojn kaj himnojn, samkiel verkoj pri politikaj kaj ekonomiaj temoj.

Reganto de Honkongo

redakti

La 13 de aprilo de 1854, Bowring estis enoficigita kiel reganto de la brita kolonio de Hongkongo, kie li oficis dum kvin jaroj ĝis majo 1859. Dum lia regado la malkontento de la ĉinoj pri la brita administracio kondukis al la dua Opia milito (1856-1860).

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. (angla) A Short Biographical Dictionary of English Literature, John William Cousin (1849–1910), publikigita en 1910
  2. (angla) Bowring, Philip (2014) Free Trade's First Missionary: Sir John Bowring in Europe and Asia, (自由貿易的先驅:寶靈爵士在歐亞), paĝoj 50-52, Hong Kong University Press, ISBN 978-988-8208-72-2, pp. 50-52.