Johano la 4-a (Portugalio)

reĝo de Portugalio

Johano la 4-a (en portugala: João, prononce [ʒuˈɐ̃w̃]; 19a de Marto 1604 – 6a de Novembro 1656), kromnomita Johano la Restaŭristo (portugale: João, o Restaurador), estis Reĝo de Portugalio kies regado, daŭre el 1640 ĝis lia morto, ekigis la Portugalian restaŭradon de sendependeco el Habsburga hispana regado. Lia enpovigo establis la Dinastion de Braganzo en la Portugalian tronon, kiu reĝis en Portugalio ĝis 1910. Krome ĝi markis la finon de la 60-jara Iberia Unio laŭ kiu Portugalio kaj Hispanio kunhavis la saman monarkon.

Johano la 4-a
Persona informo
Naskiĝo19-an de marto 1604 (1604-03-19)
en Ducal Palace of Vila Viçosa
Morto6-an de novembro 1656 (1656-11-06) (52-jaraĝa)
en Ribeira Palace
TomboMonaĥejo de São Vicente de Fora Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojportugala vd
ŜtatanecoReĝlando Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Johano la 4-a (Portugalio)
Familio
DinastioDinastio Braganza vd
PatroTeodósio II, Duke of Braganza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAna de Velasco y Girón (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojEduardo de Braganza (en) Traduki, Catherine of Braganza (en) Traduki kaj Alexander de Bragança (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oLuisa de Guzmán (en) Traduki (1633–1656) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojCatherine of Braganza (en) Traduki, Petro la 2-a de Portugalio, Ana de Bragança (en) Traduki, Afonso la 6-a, Teodozio, princo de Brazilo, Infanta Joana, Princess of Beira (en) Traduki, Manuel of Braganza (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomoO Vitorioso vd
Okupokomponisto
suvereno
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ iĝi reĝo, li estis Johano la 2-a, 8a Duko de Braganzo. Li estis nepo de Katerino, Dukino de Braganzo, postulanta al la krono dum la Portugalia sukcedkrizo de 1580. Ĝuste antaŭ lia morto en 1656, la Portugala Imperio estis en sia teritoria pinto, tra la tuta mondo.

Kunteksto redakti

El 1595 ĝis 1663 la Nederland-Portugala Milito, okazigita pro la alianco kun Hispanio, konsistis en invado de multaj portugalaj kolonioj kaj komercaj interesoj en Brazilo, Afriko, Hindio kaj Malproksima Oriento fare de nederlandaj kompanioj, rezulte en la perdo de la portugala hindia markomerca monopolo. Tiukadre en 1640, Johano estris ribelon apogitan de malkontentaj nobeloj kaj estis proklamita reĝo.

La plej aĝa filo de la reĝo Johano la 4a reĝis kiel Afonso la 6-a, tamen liaj fizikaj kaj mensaj malkapabloj lasis lin submetita al Luís de Vasconcelos e Sousa, 3a Grafo de Castelo Melhor. En palaca puĉo organizita de la edzino de la reĝo nome Maria Franciska de Savojo, kaj lia frato, Petro, Duko de Beja, la reĝo Afonso la 6-a estis deklarita mense malkapabla kaj ekzilita unue al Azoroj kaj poste al la Reĝa Palaco de Sintra, norde de Lisbono. Post la morto de Afonso, Petro surtroniĝis kiel reĝo Petro la 2-a.

Bibliografio redakti

  • Sousa, António Caetano de. História genealógica da Casa Real portuguesa (en portugala). Vol. VII. Lisbon: Silviana.