Johann Nepomuk Hummel

Johann Nepomuk HUMMEL (n. 14-an de novembro 1778, Pozono – m. 17-an de oktobro 1837, Vajmaro) estis aŭstria muzika komponisto, pianisto, kapelestro ka pedagogo.

Johann Nepomuk Hummel
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo
muzika pianisto, kapelestro kaj pedagogo
Persona informo
NaskonomoJohann Nepomuk Hummel
Naskiĝo14-a de novembro 1778
en Preßburg, nun en Slovakio
Morto17-a de oktobro 1837
en Weimar
Lingvojgermana
ŜtatanecoAŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokomponisto
koncertmajstro
pianisto
dirigento
muzikinstruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lia patro estis teatra kapelestro en Preßburg kaj en Vieno. Hummel estis lernanto de Franz Paul Rigler en Bratislavo, kaj inter 1785 kaj 1787 eĉ de Wolfgang Amadeus Mozart en Vieno, kiu estis lia kunloĝanto kaj kiu instruis lin senpage.

Li agadis certan tempon kiel sekvanto de Franz Joseph Haydn en Eisenstadt, poste en Stuttgart kaj en Vajmaro. Hummel famiĝis pro la brilanta ludo kaj improvizado.

Krom multnombraj komponaĵoj por piano (sonatoj, variaĵoj, rondoj, fantazioj kaj pianaj koncertoj) li verkis ankaŭ kamerajn komponaĵojn, operojn, kantatojn kaj mesojn. Liaj proksimume 130 komponaĵoj karakterizas sin pli prefere per virtuoza bravureco kaj ludemo kiel senta profundaĵo.

Vidu ankaŭ redakti