Joan Collins

Joan Henrietta COLLINS, (naskita 1933) estas angla aktorino, aŭtoro kaj kolumnisto. Ŝi estas fratino de la verkisto Jackie Collins.

Joan Collins
Persona informo
Joan Collins
NaskonomoJoan Henrietta Collins
Naskiĝo23-an de majo 1933 (1933-05-23) (91-jaraĝa)
en Londono
Lingvojangla vd
LoĝlokoLondonoLos-AnĝelesoSaint-TropezNov-Jorko vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materReĝa Akademio de Drama Arto - aktorado (–1951)
Francis Holland School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Joan Collins
Familio
GefratojJackie Collins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)onekonata valoro (2002–)
Peter Holm (en) Traduki (1985–1987)
Ron Kass (1972–1983)
Anthony Newley (1963–1971)
Maxwell Reed (1952–1956) Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojTara Newley (en) Traduki
 ( Anthony Newley)
Alexander Newley (en) Traduki
 ( Anthony Newley) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupotelevida aktoro
romanisto
teatra aktoro
televida produktoro
verkisto de nefikcio
modelo
dramaturgo
filmaktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Aktiva dum1951– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi debutis en la scenejo per la teatraĵo Et Dukkehjem de Henrik Ibsen, kiam ŝi estis 9-jaraĝa, poste ŝi lernis aktoradon ĉe Royal Academy of Dramatic Arts.

Collins komencis sian kinan karieron per brita komedio Lady Godiva Rides Again (1951) kaj daŭris ĝin per Decameron Nights, Turn the Key Softly, The Square Ring, Our Girl Friday kaj The Good Die Young.

En 1955 ŝi moviĝis al Holivudo por partopreni filmon Land of the Pharaohs de 20th Century Fox. Collins tie partoprenis en aliaj filmoj kiel The Virgin Queen, The Girl in the Red Velvet Swing, The Opposite Sex (de MGM), Sea Wife, The Wayward Bus, Island in the Sun, Stopover Tokyo, The Bravados kaj Rally 'Round the Flag, Boys!.

Dum la 1960-aj jaroj Collins aperis en usonaj kinfilmoj kiel Seven Thieves, Esther and the King, The Road to Hong Kong kaj Warning Shot krom ital-francaj produktaĵoj La congiuntura kaj Lo stato d'assedio. Ŝi komencis sian televidan karieron pri The Human Jungle (1964), poste ŝi partoprenis televidaĵojn The Man from U.N.C.L.E., Star Trek, The Virginian, Batman kaj Mission: Impossible.

En 1970 ŝi partoprenis usonan filmon Up in the Cellar kaj poste ŝi reiris al Britio, kie aperis en kinfilmoj, ĉefe hororfilmoj aŭ erotikaj komedioj, kiel The Executioner, Revenge, Quest for Love, Tales from the Crypt, Fear in the Night, Tales That Witness Madness, Dark Places, Alfie Darling, I Don't Want to Be Born, The Bawdy Adventures of Tom Jones kaj la itala Il richiamo del lupo krom britaj televidaĵoj kiel "The Persuaders!", Orson Welles' Great Mysteries, Space: 1999, inter aliaj.

Ŝi reiris al Usono en 1976, kiam ŝi partoprenis televidaĵojn Baretta, Police Woman, Arthur Hailey's the Moneychangers kaj Gibbsville'. En sekva jaro ŝi aperis en The Fantastic Journey, Future Cop kaj Starsky and Hutch, krom kinfilmo Empire of the Ants. En 1978 Collins aktoris en la itala kinfilmo Poliziotto senza paura la brit-usona The Big Sleep, la angla The Stud, kiu estis verkita de sia fratino Jackie Collins, krom Zero to Sixty, Game for Vultures, Sunburn kaj The Bitch.

Ŝi revenis al usona televido per televidserio Fantasy Island (1980) kaj partoprenis ankaŭ televidaĵojn kiel The Love Boat, Making of a Male Model, Faerie Tale Theatre, The Cartier Affair, Sins kaj Dynasty krom kinfilmojn kiel Homework kaj Nutcracker.

En la fino de 20-a jarcento, ŝi aperis en televidaĵoj kiel Roseanne, Annie: A Royal Adventure!, The Nanny, Sweet Deception krom kinfilmo The Flintstones in Viva Rock Vegas.

En 21-a jarcento ŝi partoprenis televidaĵojn These Old Broads, Rules of Engagement, Saving Santa kaj American Horror Story krom kinaĵoj kiel Ozzie, Molly Moon and the Incredible Book of Hypnotism kaj Absolutely Fabulous: The Movie.

Libroj

redakti

Krom aktori, Collins verkis multajn librojn:

Memoroj:

  • Past Imperfect: An Autobiography (1978)
  • Katy: A Fight for Life, A Memoir (1982)
  • Second Act: An Autobiography (1996)
  • Passion For Life: An Autobiography (2013)

Eseoj:

  • The Joan Collins Beauty Book (1980)
  • Portraits of a Star (1987)
  • My Secrets (1994)
  • Health, Youth and Happiness: My Secrets (1995)
  • My Friends' Secrets (1999)
  • Joan's Way: Looking Good, Feeling Great (2002)
  • The Art of Living Well: Looking Good, Feeling Great (2007)
  • The World According to Joan (2011)

Fikcioj:

  • Prime Time, a novel (1988)
  • Love and Desire and Hate, a novel (1990)
  • Too Damn Famous, a novel (1995) retitled Infamous for US (1996)
  • Star Quality, a novel (2002)
  • Misfortune's Daughters, a novel (2005)
  • The St. Tropez Lonely Hearts Club, a novel (2015)