Saint-Tropez

komunumo en la departemento Var de Francio

Saint-Tropez (jen france, okcitane Sant Tropetz) estas urba komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Var, en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 578 loĝantoj. La havenurbo situas borde de la Mediteranea Maro, pli precize en regiono nomata Bordo Lazura aŭ franca Riviero. La urbo, famigita pro siaj konataj kaj riĉaj gastoj, estas ofte nomata Marbella de Francio. Temas pri signifa apudmara somerrestadejo. La haveno estas unu el la plej belaj lokoj de Francio.

Saint-Tropez
france: Saint-Tropez
urbo
Preĝeja turo en Saint-Tropez
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Saint-Tropez
ŜtatoFrancio Francio
RegionoAlpoj-Bordo Lazura
DepartementoDepartemento de Var
ArondismentoArondismento Draguignan
KantonoSaint-Tropez
Historia regionoProvenco
SituoSaint-Tropez
 - alteco113 m s. m.
 - koordinatoj43° 16′ 24″ N 06° 38′ 23″ O / 43.27333 °N, 6.63972 °O / 43.27333; 6.63972 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco115 m s. m.
Plej malalta punkto
 - altecom s. m.
Areo11,18 km² (1 118 ha)
Loĝantaro3 578 (2021)
Denseco320,04 loĝ./km²
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo83990
INSEE76803
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Saint-Tropez
Retpaĝo: www.saint-tropez.fr

Ĉi tie oni ankaŭ filmis ses konatajn filmojn Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas, Ĝendarmo en emeriteco, Ĝendarmo kaj eksterteranoj kaj Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Personecoj de la urbo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti