Jaume Bartumeu

Jaume Bartumeu Cassany (naskita la 10-an de novembro 1954 en Andoro-la-Vila ) estas andora advokato kaj politikisto por la Partit Socialdemòcrata. Li estis la Ĉefministro de Andoro de 2009 ĝis 2011 [1].

Jaume Bartumeu
Persona informo
Jaume Bartumeu Cassany
Naskiĝo10-an de novembro 1954 (1954-11-10) (69-jaraĝa)
en Andoro Malnova
ŜtatanecoAndoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materUniversitato de Barcelono
Université Toulouse-I-Capitole Redakti la valoron en Wikidata vd
PartioSocial Democracy and Progress (en) Traduki (2013–)
Partio Socialdemokratia de Andoro (2000–2013)
New Democracy (en) Traduki (–2000) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Bartumeu studis juron ĉe la Université Toulouse-I-Capitole kaj la Universitato de Barcelono.

Li estis Financministro en la jaroj 1990 ĝis 1992. En 1992, Bartumeu estis elektita al la Consell General, la reprezenta asembleo de Andoro. Li estis membro de la komitato kiu redaktis la novan konstitucion, estis prezidanto de la financa komisiono kaj la eksterafera komisiono. En 2005, li fondis la Socialdemokratian Partion de Andoro kaj iĝis la unua ĝenerala sekretario de la partio.

En la baloto de aprilo 2009, la socialdemokratoj gajnis plimulton en la baloto kaj formis registaron kun Bartumeu kiel ĉefministro [2][3]. Li eksiĝis en 2011 kiam la registaro ne sukcesis aprobi la ŝtatbuĝeton.

Kromaj roloj:

redakti
  • 1990 - 1992 : Ministro pri Financo, Komerco kaj Industrio.
  • Fondinto de la Komitato pri Kulturo kaj Homaj Rajtoj de la Andorra Bar Association en 1983 .
  • Membro de la Plenuma Komitato de la Internacia Asocio de Junaj Advokatoj (A.I.J.A.) de 1987 ĝis 1990 .
  • Vicprezidanto de la Subkomitato pri Homaj Rajtoj de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo en 2004 [4].

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti