It Happened One Night

It Happened One Night ("Okazis unu nokton") estas romantika komedio el 1934 de reĝisoro Frank Capra. Ĝi temas pri dorlotitino (Claudette Colbert) kiu ekamas kanajlan ĵurnaliston (Clark Gable). La intrigo de la filmo estas bazita sur Night Bus (Nokta Buso) de Samuel Hopkins Adams. La titolo de la filmo estas stranga, ĉar la agado okazas dum pluraj noktoj.

Okazis unu nokton
Clark Gable kaj Claudette Colbert
Clark Gable kaj Claudette Colbert
filmo
Originala titoloIt Happened One Night
ProduktadlandoUsono
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato22-a de februaro 1934
Daŭro105 minutoj
Ĝenroromantika komedio
KameraadoJoseph Walker
BuĝetoUsona $325.000
Reĝisoro(j)Frank Capra
Produktisto(j)Frank Capra
Harry Cohn
ScenaroRobert Riskin
Laŭ la verko deSamuel Hopkins Adams
Filmita enUsono
Loko de rakontoNov-Jorko
Muziko deHoward Jackson
RolantojClark Gable • Claudette Colbert • Walter Connolly • Alan Hale • Roscoe Karns • Jameson Thomas • Arthur Hoyt • Blanche Friderici • Irving Bacon • Joseph Crehan • Wallis Clark • Ward Bond • Charles C. Wilson • Dolores Fuller • William Bailey • Harry C. Bradley • George Breakston • Claire McDowell • Bess Flowers • Harry Holman • William Irving • Emma Tansey • William Wagner • Fred Walton • Billy West • Eddy Chandler • Ernie Adams • James Burke • Jack Curtis • William McCall • Harry Todd
Produktinta firmaoColumbia Pictures
DistribuoColumbia Pictures
HonorigojAkademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review Award for Best Film
IMDb
vdr
Koncisa resumo de la filmo

La filmo estis la unua kiu gajnis ĉiujn kvin ĉefajn Akademiajn Premiojn (plej bona filmo, reĝisoro, aktoro, aktorino, kaj scenaro). Tiu atingo ne estis egalita ĝis One Flew Over the Cuckoo's Nest en 1975 kaj The Silence of the Lambs en 1991. Plue, la filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Eksteraj ligiloj redakti