Irlando (insulo)

insulo, okcidenta el Britio, el kies suda duono konsistas Respubliko Irlando, kaj kies norda duono apartenas al Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando
Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).

Irlando (irlande Éire, [EE-re]; angle Ireland, [AJ-a-land]) estas unu de la insuloj el la Insularo de la Norda Atlantiko, kiu troviĝas okcidente de Britio, de kiu la Irlanda Maro apartigas ĝin. Kromnomita la «smeralda insulo», ĝi enhavas la provincojn de Ulstero, Lenstero, Munstero kaj Konaĥto. La insulo etendiĝas sur 84 421 km², pro tio ĝi estas la 20a plej granda insulo en la mondo. kaj enhavas la Respublikon Irlando (70 273 km²; ĝi okupas la sudan, centran kaj nordokcidentan flankojn de la insulo) kaj Nord-Irlandon (13 843 km²; ĝi okupas la nordorientan flankon kaj estas parto de la Unuigita Reĝlando).

Irlando
mapo de la insulo
mapo de la insulo
insulo • kultura regiono
AkvejoAtlantiko
InsularoBritaj insuloj
Geografia situo0° 28′ N, 7° 46′ U (mapo)0.46222222222222-7.7625Koordinatoj: 0° 28′ N, 7° 46′ U (mapo) f1
Situo de Irlando
Situo de Irlando

Map

Longo450 kmf2
Larĝo260 kmf3
Areo84 421 km² f4
Plej alta loko1041 Carrauntoohil
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankasf5
Loĝantaro6 197 100 (2008)
73 loĝ./km²
Ĉefa lokoDublino
vdr
Lokigo de la insulo Irlando
Bildo de Irlando prenita de NASA-satelito je 4 jan 2003

Nomo redakti

La angla nomo estas Ireland, la irlanda nomo Éire (malnovirlande Ériu). La kimra nomo estas Iwerddon.[1] Oni supozas ke la nomo Éire venis de prakelta vorto *Φīwerjon- kiu signifas „fekund lando“.

La klasika latina nomo estis Hibernia, pli maljuna formo Ivernia ( latinigita formo de la grekanomoĉ Ierne,kiu venis de la atika geografo Claudius Ptolemeo. La ebla praformo estas *Īwenjū. Kome la romianoj nomas la regionon en la nordoriento de Irlando kaj eĉ la tutan insulon Scotia. Tiu ĉi nomotransiris en la Mezepoko al la nordo de Grandbritio kaj estas ekde tiam la nomo de la hodiaŭa Skotlando. Krome ekzistis la nomo Britannia minor , do Malgrandbritioch (vidu la karton de Didier Robert de Vaugondy el 1750). Hodiaŭ Irlando nomiĝas la „Verda Insulo“.

Geografio redakti

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Irlando.

La centro de Irlando estas malalta, je ĉ. 60-120 metroj super la marnivelo; montetojn oni norme trovas ĉirkaŭ la marbordo, krom kelkaj pintoj plialtaj ol 1.000 metroj - la plej alta estas Corrán Tuathail (Carrantuohill) (1.040m), ero de la montaro Macgillicuddy's Reeks en la graflando de Kerry. La tuta okcidenta marbordo estas komplika alterno de golfetoj kaj estuaroj. Multaj el la riveroj fluas malrapide per la centra malaltejo, kaj poste ili traas fjordecajn valojn ĝis la maro. La Shannon precipe falas tra 30 metroj dum siaj finaj 26 kilometroj super Limeriko; ĝi estas uzata por hidroelektre generi elektron.

La malaltejaj ŝlimejoj, kiuj kovras partojn de centra Irlando, intermiksiĝas kun fertilaj kalkŝtonaj kamparoj kie lakto-farmado estas la ĉefa okupo. Ĉar egaj provizoj de ter-karbo mankas al Irlando, la ŝlimejoj estas gravaj fontoj de brulaĵo, kiel torfo.

La klimato estas milda, malseketa kaj ŝanĝema. La jara pluvkalkulo sur la malaltejoj varias de 76 cm oriente ĝis 203 cm okcidente, sed la akvofalo estas multe pli ega en la montetoj.

Insulo AklaAcaill estas la plej granda insulo de Irlando, escepte de la ĉefa insulo. Sur la insulo Acaill vivas 2569 homoj (stato: 2011).

Historio redakti

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Irlando.

Politiko redakti

Vidu sub "Eksteraj ligiloj"

Demografio redakti

Irlando estas lando kies religio (katolike en Respubliko de Irlando), protestanta en Nord-Irlando estas tre grava. Efektive, ĝis 1997, divorco estis kontraŭleĝa en la Respubliko kaj la debato pri aborto restas vigla. Sed hodiaŭ samseksemo kaj kontraŭkoncipeco estas ĝenerale akceptita.

  • Loĝantaro: 5 700 000
  • Loĝdenso: 56,4

Urboj redakti

Listo de urboj laŭ loĝantoj en Respubliko Irlando kaj Nord-Irlando.

Irlanda nomoAngla nomoUrbo (2006)
* (2001)
Aglomeraĵo (2006)
* (2001)
Graflando (irlande)Graflando angle
Baile Átha CliathDublin505 7391 045 769Contae Bhaile Átha CliathCounty Dublin
Béal FeirsteBelfast276 459*579 554*Contae Aontroma/Contae an DúinCounty Antrim/County Down
CorcaighCork119 143190 384Contae ChorcaíCounty Cork
LuimneachLimerick52 56090 778Contae LuimnighCounty Limerick
DoireLondonderry83 652*90 663*Contae DhoireCounty Londonderry
GaillimhGalway72 41472 729Contae na GaillimheCounty Galway
Lios na gCearrbhachLisburn71 465*Contae Aontroma/Contae an DúinCounty Antrim/County Down
Baile na MainistreachNewtownabbey62 056*Contae AontromaCounty Antrim
BeannchorBangor58 388*Contae an DúinCounty Down
Creag AbhannCraigavon57 685*Contae Ard MhachaCounty Armagh
Port LáirgeWaterford45 77549 240Contae Phort LáirgeCounty Waterford
An ÓmaighOmagh22 18230 017 (2008)Contae Thír EoghainCounty Tyrone
Droichead ÁthaDrogheda35 090Contae LúCounty Louth
Dún DealganDundalk35 085Contae LúCounty Louth
Sord Cholm CilleSwords33 998Contae Fhine GallCounty of Fingal
Baile Nua na hArdaNewtownards27 821*Contae an DúinCounty Down
Iúr Cinn TráNewry27 433Contae Ard Mhacha/Contae an DúinCounty Armagh/County Down
Carraig FhearghaisCarrickfergus27 201*Contae AontromaCounty Antrim
BréBray27 04131 901Contae Chill MhantáinCounty Wicklow
Port an DúnáinPortadown30 000*Contae Ard MhachaCounty Armagh
An Baile MeánachBallymena28 717*Contae AontromaCounty Antrim
An LorgainLurgan25 000*Contae Ard MhachaCounty Armagh
An UaimhNavan24 851Contae na MíCounty Meath
InisEnnis24 253Contae an ChláirCounty Clare
Cúil RaithinColeraine24 042Contae DhoireCounty Londonderry
Trá LíTralee20 288Contae ChiarraíCounty Kerry
Cill ChainnighKilkenny22 17922 179Contae Chill ChainnighCounty Kilkenny
An ÓmaighOmagh21 380Contae Thír EoghainCounty Tyrone
CeatharlachCarlow20 724Contae CheatharlachCounty Carlow
Nás na RíoghNaas20 044Contae Chill DaraCounty Kildare
AontroimAntrim20 001*Contae AontromaCounty Antrim
Dún DónaillDundonald20 000*Contae an DúinCounty Down
SligeachSligo17 89219 402Contae ShligighCounty Sligo
TullamoreTulach Mhór13 000Contae Uibh FhailiCounty Offaly

Historio de Esperanto-movado redakti

En la fruaj jaroj de Esperanto, Irlando donis al la movado kelkajn el la plej spertaj pioniroj: James Charles O'Connor kaj Richard H. Geoghegan. Inter la unuaj Esperantistoj de la lando estis M. Fournier, F. R. A. McCormick kaj J. Douglas. La unua Esperanto-Societo estis fondita en 1903 en Dublino. En 1907 estis organizita Irlanda Esperantista Asocio, reorganizita en 1925 per McCormick kaj R. J. P. Mortished. Antaŭmilite laboris kontentige la E Sekcio de la Societo de Modernaj Lingvoj en Dublin. Dum la milito kaj la "maltrankvilaj tempoj" la movado ne progresis, sed poste denove oni komencis klasojn. De 1925 ĝis 1930 IEA progresis, aranĝis klasojn, kunvenojn kaj prelegojn, propagandis en ĉiuj rondoj kaj eldonis gazeteton Irlanda Esperantisto. En 1928 Macaulay fondis la Ligon de Katolikaj Esperantistoj. Dum la lastaj jaroj la movado dormetas, sed estas multaj Esperantistoj en diversaj rondoj, kiuj kunvenas de tempo al tempo. Dum 1932 ne estis oficialaj klasoj.La milito en Europo finiĝis la dek unuan de majo 1945. Ne ĉio haltis dum la militjaroj. Kvankam kontaktoj kun eksterlandanoj estis malmultaj, estis multaj kontaktoj inter irlandaj esprantistoj. Ili ofte kunvenis kaj ofte skribis unu al la alia. Ili faris planojn por la postmilita tempo.En Ballina, Co.Mayo, loĝis nova juna esperantisto, Liam Ó Cuirc, kiu fondis lokan klubon kaj multe propagandis. Tiu klubo certe estis la plej okcidenta en Europo, frontante al la Granda Atlanta Oceano.Liam fariĝis delegito de la Internacia Esperanto-Ligo (poste UEA) kaj post kelkaj jaroj li estis Sekretario de la Irlanda Esperanto-Asocio. Tio ne estis bona aranĝo, ke la sekretario estis en Ballina kaj la ceteraj estraranoj en Dublino. Malgraŭ tio, oni faris multe da propagando kaj retenis kontaktojn kun la multaj esperantistoj en la insulo.Hejme, grupo da entuziasmaj esprantistoj refondis la Dublinan Esperanto-Klubon ĉe 31 North Frederick Street Ili kunvenis ĉiunsemajnon kaj havis viglan sekretarion, P. J. O'Reilly. En 1952 Liam Ó Cuirc revenis al Dublino el Ballina, aliĝis al la klubo kaj estis elektita vic-sekretario. La Prezidanto estis S-ro Neary.

La Granda Kongreso 1969 redakti

La Kongreso tiujare estis efektive kunkongreso de la Brita kaj Irlanda Esperanto-Asocioj, kaj estis la cerbido de du homoj, Jeremy Addis kaj Pat O'Reilly. La Kongreso brile sukcesis. Ĉeestis 200 esperantistoj.Post la Kongreso oni ripozis ĉe la remiloj ĝis 1970, kiam oni reorganizis la Irlandan Esperanto-Asocion kaj renomis ĝin La Esperanto-Asocio de Irlando. Oni petis kaj ricevis aliĝon al UEA. Laŭ ĝia unua Novaĵletero en februaro 1971 la Sekretario estis P. J. O'Reilly, la Kasisto Christopher Fettes, kaj la Redaktoro de la novaĵletero Jeremy Addis. Pliposte Christopher Fettes fariĝis Prezidanto de la Asocio kaj Joy Davies estis Sekretario kaj Kasisto.

Aktuala situacio redakti

La Asocio organizas Jarkunvenon ĉiujare; aranĝas klasojn; traktas senpagan korespondan kurson; eldonas gazeton; renkontas vizitantajn alilandajn esperantistojn ktp. La Dublina Kafeja Klubo kunvenis ĉiun semajnon sed diversloke. Gvidas ĝin nuntempe Lorcán Mac Meanmáin.

Referencoj redakti

  1. Bernhard Maier: Das Sagenbuch der walisischen Kelten. Die vier Zweige des Mabinogi. dtv München, April 1999, ISBN 3-423-12628-0, S. 132, Anm. 37,17.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti