Imre Szapolyai

Barono Imre (Emeriko) SZAPOLYAI [sapojai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szapolyai Imre (pri naskiĝo ĉiuj informoj mankas; mortis la 12-an de septembro 1487) estis hungara magnato, palatino, banuso. Liaj fratoj estis Miklós Szapolyai kaj István Szapolyai.

Imre Szapolyai
Persona informo
Naskiĝoinformo mankas
en nekonata valoro
Morto12-an de septembro 1487 (1487-09-12)
en nekonata valoro
ŜtatanecoHungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
PatroVladislao Zápolya Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupomilitestro Redakti la valoron en Wikidata vd
Banuso de Kroatio, Slavonio kaj Dalmatio
Dum1464-1465
AntaŭuloPavao Špirančić
SekvantoIvan Thuz of Lak
Hungara palatino
Dum1486–1487
AntaŭuloMichael Ország
Sekvanto(ofico vaka; poste:) Stefano Zápolya, lia frato
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Imre Szapolyai komence estis sekretario de János Hunyadi. Tiu posteno estis bona starto al la baldaŭa kariero. En 1458 li ricevis signifan postenon en komercado de saloj. En la sekva jaro li jam apartenis al kortumo de Matiaso la 1-a (Hungario), samtempe li ricevis bienon en Tokaj. En 1464 li iĝis banuso de Kroatio kaj Slavonio, krome guberniestro de Bosnio. En la sekva jaro tiuj postenoj ŝanĝiĝis al departementestro de Szepes. En 1467 li partoprenis en ribelo en Transilvanio. en 1471 li aliĝis al komploto de János Vitéz, tamen li ĉiam ricevis amnestiojn. En 1486 li estis elektita palatino.

Fontoj redakti