Hovhannes Tumanjan

Hovhannes Tumanjan (armene Հովհաննես Թումանյան; naskiĝis la 7-an de februaro[jul.]/ 19-an de februaro 1869[greg.], mortis la 23-an de marto 1923). Li estis poeto kaj verkisto en armena lingvo ĉefe pri tragedioj, ofte pri la malfacilaj vivkondiĉoj de la armenaj loĝantoj de la regiono kie li naskiĝis, Lori.

Hovhannes Tumanjan
Persona informo
Հովհաննես Թադևոսի Թումանյան
Naskiĝo7-an de februaro 1869 (1869-02-07)
en Dsegh
Morto23-an de marto 1923 (1923-03-23) (54-jaraĝa)
en Moskvo
TomboArmenian cemetery of Khojivanq vd
Etnoarmenoj vd
Lingvojarmena vd
LoĝlokoTbiliso vd
ŜtatanecoRusia ImperioSovetunio vd
Alma materNersisyan School vd
Subskribo Hovhannes Tumanjan
Familio
Edz(in)oOlga Tumanyan vd
InfanojNvard Tʻumanyan • Tamar Tumanyan • Moushegh Toumanyan • Ashkhen Tumanyan • Artavazd Tumanyan • Hamlik Tumanyan • Areg Tumanyan • Anush Tumanyan • Arpenik Tumanyan • Seda Tumanyan vd
Profesio
Okupopoeto • prozisto • publika konato • verkisto vd
Laborkampokreiva kaj profesia verkado • prozopoeziofilozofiovirto vd
Aktiva dum1880–1923 vd
Verkado
VerkojAnoush ❦
The Capture of Fort Tmuk ❦
Q16376668 ❦
Q21213142 ❦
Fairy tales of Hovhannes Toumanian vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Tumanjan naskiĝis en la vilaĝo Dsegh en Lori, Armenio. Lia patro Ter-Tadevos estis la vilaĝa paroĥestro, devenanto el aristokrata armena familio de Tumanian, branĉo de la Mamikonjan-oj, kaj lia patrino estis rakontistino tre interesita en la fabeloj, el kiuj Hovhannes inspiriĝis por sia verkartemo[1].

Kiam la Katolikoso de la Armena Apostola Eklezio ordonis al la rifuĝintoj de la okcidento ne eniri en la preĝejon kaj en la domon per la fundamento ke li mem ordonis tion kiel la Katolikoso de ĉiuj armenoj, Tumanjan respondis ke la rifuĝintoj povas serĉi helpon en la dormoĉambro de la Katolikoso mem sub ordono de la poeto de ĉiuj armenoj, titolo per kiu li estas populare konata[2].

Biografio redakti

Gepatroj de Tumanjan
La familio Tumanjan
La domo kie Tumanjan vivis en Tbiliso

Lia patro estis Ter Matheos, nome pastro de la Armena Apostola Eklezio, kiu kantis kaj liturgiajn kantojn, kaj epikajn poemojn, akompane de ĉonguro, nome popola plukinstrumento.[3] La patrino devenis el montara etoso.[3] Li naskiĝis en Dsegh, en la provinco Lori, en la nordo de teritorio de la nuntempa Armena Respubliko; li devis foriri por studi unue en Stepanavan, poste en Tbiliso, ĉefurbo de Kartvelio kaj grava kulturejo de Transkaŭkazio (Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio). Tie li vivos.[3]

Pro la morto de sia patro li devis eklabori en 1887 kiel sekretario ene de la Armena Eklezio. Sed li forlasis tiun lasborlokon, kaj devis eniri en diversaj laboroj por vivteni sian familion de dek filoj.[3] Lia kulturo estis ampleksa, nome pri rusaj (Lermontov, Puŝkin), germanaj (Goeto), britaj (Byron, Milton, Ŝekspiro), usonaj (Longfellow) kaj aliaj poetoj, kiujn li tradukis. Sed ĉefe influis lin la poemoj de H. Tumanjan,[3] kaj tiel li dediĉis sin al rakontaj poemoj, kiel La hundo kaj la kato, La malbonŝanca komercanto, La monaĥinejo de la kolombo. Tiuj rakontoj temas pri bestoj aŭ homoj agantaj al surprizaj okazoj kaj precizaj finaj esprimoj.[3]

Lia patrino, Sona (1842–1936), estis fervora rakontanto kun aparta intereso pri fabeloj. Tumanjan estis la plej maljuna el ok infanoj; liaj gefratoj estis Rostom (1871-1915), Osan (1874-1926), Iskuhi (1878-1943), Vahan (1881-1937), Astghik (1885-1953), Arŝavir (1888-1921), Artaŝ (1892-1916)[4].

De 1877–1879, Tumanjan frekventis la parokan lernejon de Dsegh. De 1879–1883 ​​li iris al lernejo en Ĝalaloghli.  Tumanjan estis sendita al Tbiliso en 1883, kie li studis en la lernejo Nersisjan de 1883-1877. Tumanjan skribis sian unuan poemon en la aĝo de 12, studante en la lernejo Ĝalalogli. Li loĝis ĉe la instruista domo dum kelka tempo kaj ekamis la filinon de la instruisto Vergine. Ekde 1893, Tumanjan laboris por periodaĵo Aghbjur, Murĝ, Hasker kaj Horizon kaj ankaŭ okupiĝis pri publika aktivismo[5].

En 1899, Tumanyan ekhavis ideon organizi kunvenojn de tiamaj armenaj intelektuloj hejme sur la strato Bebutov 44 en Tbiliso (nuna Amaghleba 18, en Sololaki). Baldaŭ ĝi fariĝis influa literatura grupo, kiu ofte kolektiĝis en la mansardo de la domo de Tumanjan. Vernatun signifas mansardon en la armena, kiu estis la nomo al kiu la grupo estis referita. Elstaraj membroj de la kolektivo estis Avetik Isahakjan, Derenik Demirĝjan, Levon Ŝant, Ghazaros Aghajan, Perĝ Proŝjan, Nikol Aghbaljan, Aleksandr Ŝirvanzade, Nar-Dos, Vrtanes Papazjan, Vahan Terjan, Arakel Babaĥanjan, Stepan Lisicjan, Mariam Tumanjan, Gevorg Baŝinĝagjan kaj multaj aliaj signifaj armenaj figuroj de frua 20-a jarcento. Kun kelkaj paŭzoj, ĝi ekzistis ĝis 1908[6].

En 1912 Tumanjan estis elektita prezidanto de la Kompanio de Kaŭkazaj Armenaj Verkistoj

En la aŭtuno de 1921, Tumanjan iris al Konstantinopolo por trovi subtenon de armenaj rifuĝintoj. Post monatoj pasigitaj tie, li revenis malsana. Post kirurgio en 1922, li komencis pliboniĝi. Sed en septembro, la malsano de Tumanjan denove progresis. Li estis translokigita al hospitalo en Moskvo, kie li mortis la 23-an de marto 1923.

Karierpinto redakti

H. Tumanjan atingis karierpinton de rakonta poezio, ĉefe per Anuŝ kaj La kapto de la fortikaĵo Tmuk. Anuŝ enhavas ses kantojn, krom enkondukon. Tiu tragedia amhistorio iĝis inspiro de inter aliaj Armen Tigranjan por fama opero.[3] La kapto de la fortikaĵo Tmuk temas al historia okazaĵo: la edzino de princo Tatul, trompita de la trukoj de Nadir Ŝah, de Persio, perfidas sian edzon kaj havigas la fortikaĵon al la irananoj. Poste tamen, la konkerinto mortigis ŝin. Tiu poemo estis inspio por la opero "Almast" de Aleksandro Spendiarjan. Nuntempe la statuo de ambaŭ artistoj staras ĉe la operejo de Jerevano.[3]

Grupanoj de Vernatun en 1903. Isahakjan, Ghazaros Aghajan, Tumanjan (side) kaj Levon Ŝant kaj Derenik Demirĉian (stare).

Aliaj poemoj restis nefinitaj, kiel David de Sasuno kaj La fajrobirdo, ĉar la verkisto dediĉis sin al organizado de literatura grupo Vernatun (nome alta ĉambro) siahejme, kun amikoj, kiel ekzemple Avetis Aharonjan, Aleksandro Ŝirvanzade, Avetik Isahakjan kaj Nikol Aghbaljan, nome klubo kiu ludis gravan rolon en la armena kulturo ĝis la oktobra revolucio.[3] Krome Tumanjan eniris en politikon. Dum la armen-tatara konflikto en 1905, li iĝis peranto inter partioj kaj sukcesis eviti la pligravigon de la milito en la provinco Lori. Li same klopodis dum la mallonga armenkartvela milito de 1919. Pro tiaj aferoj li estis arestita, kaj en 1908 kaj en 1911.[3] Dum la armena genocido de 1915, li klopodis savi armenajn rifuĝintojn, kaj tiu sperto estis inspiro por du el liaj plej gravaj poemoj, nome Rekviemo kaj Al mia patrujo, en kiuj malverŝajne li ne montras tiom da hato al malamikoj.[3]

Persona vivo redakti

Komitas Vardapet kaj Hovannes Tumanjan.

En 1888, en la aĝo de 19 jaroj, Hovhannes Tumanjan edziĝis al Olga Maĝkaljan, 17-jaraĝa. Ili havis 10 infanojn: Musegh (1889–1938), Aŝken (1891–1968), Nvard (1892–1957), Artavazd (1894– 1918), Hamlik (1896–1937), Anuŝ (1898–1927), Arpik (1899–1981), Areg (1900–1939), Seda (1905–1988), Tamar (1907–1989)[7].

Politika kaj publika aktivismo redakti

Dum la registar-provokitaj armenaj-tataraj masakroj de 1905-1907, Tumanjan prenis la rolon de pacigisto, pro kiu li estis arestita dufoje. Tumanjan ankaŭ profunde kritikis la kartvelan-armenan militon de 1918. Tumanjan ankaŭ aktive okupiĝis pri predikado de la Evangelio. Dum li enmetis unu el siaj versoj "Estas nur unu vojo de savo; per Jesuo Kristo restanta en ĉiu el ni"[8].En oktobro 1914 Tumanjan aliĝis al la "Komitato por Subteno de Militaj Viktimoj", kiu poste helpis rifuĝintojn de Armena Genocido ekloĝi en Eĉmiadzin.

En 1921 en Tbiliso li fondis la Domon de Armena Arto.

Literatura verkado redakti

Hovhannes Tumanjan, Erevana Ŝtata Universitato.

La laboro de Tumanjan estas simpla, natura kaj poezie inspirita samtempe. Ne hazarde dekoj da frazoj kaj esprimoj de la verkoj de Tumanjan fariĝis natura parto de la ĉiutaga lingvo de homoj, iliaj diroj, eldiroj kaj maksimumoj.

Tumanjan estas kutime rigardata en armenaj rondoj kiel "Poeto de ĉiuj armenoj". Li gajnis ĉi tiun titolon kiam la Katolikoso de Armenio ordonis, ke armenaj rifuĝintoj el la okcidento ne eniru iujn areojn de lia preĝejo kaj domo, ĉar li estas konsiderata kiel "La Katolikoso de ĉiuj Armenoj". Tumanjan responde bedaŭris tiun decidon asertante ke la rifuĝintoj povus serĉi helpon en la loĝejo de Katolikoso laŭ ordo de "La Poeto de ĉiuj Armenoj".

Li kreis tekstojn, fablojn, epopeojn kaj tradukojn al la armena de Byron, Goethe kaj Puŝkin.

La plej famaj verkoj de Tumanjan inkluzivas:

  • La Hundo kaj la Kato (1886)
  • Maro (1887)
  • Aĥtamar (1891)
  • Davido de Sasuno (1902)
  • La Kapto de Fortikaĵo Tmuk (1902)
  • Guto da Mielo (1909)
  • La fino de la malbono (1908)
  • La Ŝaho kaj la Kolportisto (1917)

Heredaĵo redakti

Tombŝtono de Tumanjan en la armena panteono de Tbiliso.
Dommuzeo de Tumanjan en Dsegh

La verkoj de Tumanjan estis tradukitaj de Valerij Brjusov, Konstantin Balmont, Iosif Brodskij, Samuil Marŝak, Bella Aĥmadulina kaj aliaj.

La sekvaj lokoj ricevis la nomon de Tumanjan:

En Armenio redakti

  • La naskiĝvilaĝo de Tumanjan, Dsegh, estis renomita Tumanjan en lia honoro de 1938-1969.
  • En 1951 la vilaĝo Dzagidzor de la provinco Lori renomiĝis Tumanjan
  • Pedagogia Universitato de Vanadzor
  • Armena Ŝtata Pupteatro en Erevano
  • Strato Tumanjan en centra Erevano
  • Parko Tumanjan en la distrikto Aĝapnjak de Erevano

Ekster Armenio redakti

Estas 2 muzeoj de Tumanjan en Armenio, unu en lia naskiĝloko Dsegh kaj alia en Erevano. La muzeo de Tumanjan en Erevano estis malfermita en 1953 Tumanyan's museum in Yerevan was opened in 1953.[12].

En aŭtuno de 2011 la registaro de Armenio aĉetis la domon de Tumanjan en Tbiliso de sia kartvela posedanto kaj ĝiaj ŝlosiloj estas nuntempe konservitaj ĉe la Verkista Unio de Armenio. La domo supozeble staros kiel muzeo.

Stampiloj, biletoj kaj moneroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Hovhannes Tumanyan Biography. armenianhouse.org. Alirita 11an de julio 2012.
  2. Adjarian, Hrachia. (1909) Classification des dialectes arméniens (PDF) (france), Paris: Librairie Honore Champion. Arkivigite je 2013-10-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-05. Alirita 2020-10-26.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Hovhannes Tumanjan: aŭ la pasio de rakontado, Krikor Beledian, "Kuriero" de Unesko, n-ro 1 de januaro-marto 2019, ISSN 2521-7356 paĝoj 51-53. El la franca lingvo tradukis Frank Lappe (Germanujo).
  4. Թումանյան Հովհաննես (). Դպրոցական Մեծ Հանրագիտարան, Գիրք II (2010). Alirita 10an de julio 2012.
  5. ԹՈՒՄԱՆՅԱՆԻ ՏՈՀՄԸ (armene). Հովհաննես Թումանյանի թանգարան. Alirita 10an de julio 2012.
  6. ԿՐԹՈՒԹՅՈՒՆ (). Հովհաննես Թումանյանի թանգարան. Alirita 11an de julio 2012.
  7. armene:Զավակները (). Հովհաննես Թումանյանի թանգարան. Alirita 11an de julio, 2012.
  8. ՀՈՎՀ. ԹՈՒՄԱՆՅԱՆԸ ԵՒ ՈՐԲԱԽՆԱՄ ԳՈՐԾԸ (). ՀՈՎՀ. ԹՈՒՄԱՆՅԱՆԸ ԵՒ ՈՐԲԱԽՆԱՄ ԳՈՐԾԸ. Arkivita el la originalo je 2019-02-17. Alirita 15an de julio 2012.
  9. ул. Ованеса Туманяна на карте Киева – Mapia.ua. Arkivita el la originalo je 2017-11-28. Alirita 23a de novembro 2016.
  10. ул. Туманяна на карте Донецка – Mapia.ua. Arkivita el la originalo je 2017-02-02. Alirita 23a de novembro 2016.
  11. Сочи: улица Туманяна, 13А на карте с номерами домов. Alirita 23an de novembro 2016.
  12. ՀՈՎՀԱՆՆԵՍ ԹՈՒՄԱՆՅԱՆԻ ԹԱՆԳԱՐԱՆԻ ՊԱՏՄՈՒԹՅՈՒՆԸ (). Arkivita el la originalo je 2016-10-25. Alirita 10an de julio 2012.

Eksteraj ligiloj redakti