Henrique Capriles Radonski


Henrique Capriles Radonski (naskiĝis la 11-an de julio 1972 en Karakaso / Caracas) estas venezuela politikisto kaj advokato. Nuna kandidato por la prezidentaj balotoj de 2012. Li estis gubernatoro de la subŝtato Mirando dum la periodo 2008-2012, forigita de la posteno la 6-an de junio pro la balota kampanjo kaj anstataŭigita de Adriana D'Elia. Li estis la lasta kaj plej juna vicprezidanto de la iama Kongreso de la Respubliko kaj prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj dum la jaroj 1999 kaj 2000. Li estis urbestro dum du sinsekvaj periodoj de la municipo Baruta, inter 2000 kaj 2008. De la jaro 2004 li estas rom-katoliko.

Henrique Capriles Radonski
Persona informo
NaskonomoHenrique Capriles Radonski
Naskiĝo11-an de julio 1972 (1972-07-11) (51-jaraĝa)
en Karakaso
Lingvojhispana
ŜtatanecoVenezuelo Redakti la valoron en Wikidata
Alma materKatolika Universitato Andrés Bello
Universitato Kolumbio
Centra Universitato de Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Henrique Capriles Radonski
Familio
AmkunuloValeria Valle (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj3
Okupo
Okupopolitikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://henriquecapriles.com/
vdr

Radonski estas membro-fondinto kaj gvidanto de la centrisma kaj humanisma partio, Primero Justicia (Unue Justeco), kaj estis aldona nacia kunordiganto de tiu organizo ĝis 2008. Li estis elektita kiel prezidenta antaŭ-kandidato por la primaraj balotoj en 2012 en lia partio okazintaj la 12-an de februaro 2012.

La pola kaj nederlanda deveno

redakti

Andreo Radonski la avo de Henriko Capriles Radonski de la patrina flanko estis juddevena polo loĝanta en Varsovio. Li estis inĝeniero laboranta en branĉoj de distribuado kaj prezentado de filmoj. Dum Dua Mondmilito estis ano de pola subtera armeo (Pola Enlanda Armeo} kaj danke al tio li helpis al sia edzino eskapi de la Varsovia geto. Post la milito emigris al Venezuelo, kie jam en la jaro 1947 establis unuan kinejon en Puerto la Cruz kaj poste la reton de la kinejoj kaj firmaon "Circuito Radonski". Monika Kristina Radonski Bochenek la patrino de Henriko Capriles Radonski naskiĝis jam en Venezuelo. Henriko Capriles Garcia la patro de Henriko Radonski havis la radik-devenon nederlandan (sefarada judo), estis la posedanto de konsorcio "Cadena Capriles" de la branĉoj mediata kaj nemoveblaĵa.

Edukado

redakti

Danke al la riĉa familio la juna Henriko Capriles Radonski estis edukita en renomaj lernejoj kaj universitatoj. En la jaro 1994 li finis juron en la Katolika Universitato Andres Bello en Karakaso (Caracas). Li studis ankaŭ la impostan juron en la Universitato Kolumbio en la urbo Novjorko (Usono), ankaŭ en Viterbo (Italio) kaj Amsterdamo (Nederlando).