Havro

komunumo en la departemento Seine-Maritime de Francio

Havro, france Le Havre [le avr], estas komunumo de Francio kaj unu el la precipaj komercaj havenoj de la lando. Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime - jen france, prononco [sɛn maʁitim] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, borde de la Manika Markolo - kaj en la regiono Normandio (france Normandie [normãdi]). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 166 058 loĝantoj sur areo de 46,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 537 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la centro de la samnoma arondismento Le Havre kaj de la kantonoj Le Havre-1 ĝis -6.

Havro
komunumo
komunumo en Francio • havenurbo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Normandio
Departemento Seine-Maritime
ArondismentoLe Havre
KantonoLe Havre-1 ĝis -6
INSEE kodo76351 [+]
Poŝtkodo76600 • 76610 • 76620
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro166 058  (2021) [+]
Loĝdenso3 537 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo)49.4941666666670.10805555555555 [+]
Alto2 m [+]
Areo46,95 km² (4 695 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Havro (Seine-Maritime)
Havro (Seine-Maritime)
DEC
Situo de Havro
Havro (Francio)
Havro (Francio)
DEC
Situo de Havro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Le Havre [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun Harfleur, Fontaine-la-Mallet, Gonfreville-l'Orcher, Montivilliers, Octeville-sur-Mer kaj Sainte-Adresse.

Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera enfluejo. Ĝia nomo origine estis "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.

La urbo estis tute detruita fine de la Dua Mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.

Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.

Edukado

redakti

Naskitoj de la urbo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Eksteraj ligiloj

redakti
Le Havre en septembro 2019