Hans Küng

svisa katolika teologo (1928–2021)
(Alidirektita el Hans Kung)

Hans KÜNG (naskita la 19-an de marto 1928 en Sursee, kantono Lucerno, Svislando; mortinta la 6-an de aprilo 2021 en Tübingen) estis katolika teologo kaj verkisto.

Hans Küng
Persona informo
Hans Küng
Naskiĝo19-an de marto 1928 (1928-03-19)
en Sursee
Morto6-an de aprilo 2021 (2021-04-06) (93-jaraĝa)
en Tübingen
Mortis proNaturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perParkinsona malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojgermanalatinaitala vd
ŜtatanecoSvislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materPontifika Gregoria Universitato
Katolika Universitato de Parizo - teologio (–1956)
Kolegio Germana kaj Hungara Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Hans Küng
Profesio
Okupokatolika sacerdoto (1954–)
universitata instruisto
filozofo
verkisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoTheology and philosophy (en) Traduki kaj dialogo interreligia Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enTübingen vd
Doktoreca konsilistoLouis Bouyer vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Hans Küng (plej dekstre) kun Boris Palmer kaj Helmut Schmidt

Vivo kaj verko

redakti

De 1948 ĝis 1957 li studis filozofion kaj teologion en Romo, kie li doktoriĝis.

Hans Küng estis profesoro pri katolika teologio en Tübingen. En sia libro "Ĉu neeraripova?" ("Unfehlbar?") de 1970 li pridubis la neeraripovon de la papo. Rezulte de tiu ĉi libro la Germana Episkoparo anoncis la 18-an de decembro 1979, ke lia eklezia instrurajto estos forprenata. Malgraŭ la perdo de la instrurajto li restis profesoro en la Universitato de Tübingen, kie li gvidis la Instituton pri Ekumenaj Esploroj, ĝis kiam en 1996 li emeritiĝis. Li daŭre estis romkatolika pastro.

Ĉirkaŭ la jaro 1990 li iniciatis la projekton Monda Etiko ("Weltethos"), kiu celas al paca kunlaboro inter ĉiuj religioj.

Hans Küng kaj Esperanto

redakti

En letero al Maire Mullarney de ĉirkaŭ 1985 li esprimis favoran sintenon al Esperanto, kaj en letero al Ulrich Matthias de 1997 li aldonis en germana lingvo la manskribitan frazon "Mi bedaŭrinde ne parolas Esperanton".

Verkoj de Hans Küng

redakti

Ciò che credo (Pri tio kion mi kredas), Rizzoli, Milano (Italio), 2010.(Temas pri himno al la vivo de granda katolika teologo. Ĉiu ĉapitro estas aparta kanto de la ampleksa spektro de ekzisto, esprimita per linvaĵo tiom simpla kaj flua kiom kristane sciencoplena kaj saĝoplena. La unua ĉapitro temas pri "la konfido en la vivo", nome konfido kiel fundamento de la spiritualeco de ĉiu homo. La inlelektula membiografio de la aŭtoro daŭras kun "ĝojo vivi", en kiu al la "gaja scienco" de Nietzsche (la ĝojo vivi sen Dio) anstataŭas la fidon kaj la esperon "vivi ĝisfunde", nome eniri, postmorte, la "Dian Lumon". Tiel, paŝon post paŝo, la teologo rakontas sian kredsperton per "la marŝo de la vivo", "la senco de la vivo" kaj aliaj ĉapitroj inter kiuj aparte: "la vivmodelo" kaj "vivkoncepto". En la "vivmodelo", apud la modeloj de aliaj religioj ((hindua, budhizma, konfucea, hebrea, islama, reliefigas sian personan modelon: Jesuo Kristo, "historia figuro de Jesuo de Nazareto, historia eksterordinara vivo, eksterordinara morto, eksterordinara mesaĝo, eksterordinara mia rela kompanulo". "La diversajn vivmodelojn - li aldonas - oni ne konfrontu por elekti la plej kontentigan, sed nur por scii kiun veron unu komunikas al la alia". Kaj Hans konkludas ke paco inter la popoloj eblas nur pere de etika komuna vivmodelo).

[1]

Eksteraj ligiloj

redakti