Gregorio la 2-a

papo de la katolika eklezio

Sankta Gregorio la 2-a (naskiĝis en 669 en Romo, mortis la 11-an de februaro 731 en Romo) estis papo de 715 ĝis 731.

Gregorio la 2-a
89-a papo de la katolika eklezio
Naskonomonekonata
Pontifikode 19-an de majo (aŭ 21-a de marto) 715
ĝis 11-a de februaro 731
AntaŭuloKonstanteno
SekvantoGregorio la 3-a
Persona informo
Naskiĝoĉirkaŭ 669
en Romo
Morto11-a de februaro 731
en Romo
TomboBaziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvojlatina lingvo [#]
Sanktulo
Festotago11-a de februaro
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis antaŭ la papeco subdiakono kaj eklezia trezoristo. Oni elektis lin papo la 19-an de majo 715. Li kiel papo forte apogis la kristanigan laboron de Sankta Bonifacio kaj Sankta Korbinianus inter la germanoj. Li episkopigis ilin ambaŭ en 722.

Kvankam li estis fidulo de Orientroma Imperio, sukcese kontraŭbatalis la klopodojn de la bizancaa reganto (Sira) Leono la 3-a. La imperiestro ordonis do neniigon de ĉiu figurigo de la sanktuloj. Gregorio la 2-a kondamnis tiun decidon de Leono kaj tiel komenciĝis la bildodetrua disputo. Leono kie respondo volis murdigi Gregorion.

La papo luktis dum la tuta lasta vivo kontraŭ la bildodetruo, per apogo de la romianoj kaj la langobardoj. Spite al ĉio, la skismo inter la Roma kaj Bizanca Imperioj iĝis pli kaj pli forta dum la 8-a jarcento.

Li estis agnoskita sanktulo du tagojn post sia morto.