Gotfredo la 5-a (Anĵuo)

Gotfredo la 5-a, Grafo de Anĵuo (n. la 24-an de aŭgusto 1113 - m. la 7-an de septembro 1151), nomata "la bel-vizaĝa".

Gotfredo la 5-a
Duko de Normandio
Emajla figuraĵo de Gotfredo la 5-a, el lia tombo en la Katedralo de Le Mans
Emajla figuraĵo de Gotfredo la 5-a, el lia tombo en la Katedralo de Le Mans
Persona informo
Naskiĝo24-an de aŭgusto 1113 (1113-08-24)
en Angers
Morto7-an de septembro 1151 (1151-09-07) (38-jaraĝa)
en Château-du-Loir
TomboKatedralo de Manso Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojmalnovfranca vd
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioAnĵua dinastio vd
PatroFulk, reĝo de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoErmengarde, Countess of Maine (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojSibylla of Anjou (en) Traduki, Matilda of Anjou (en) Traduki, Amalriko la 1-a de Jerusalemo, Elias II, Count of Maine (en) Traduki kaj Baldueno la 3-a de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMatilda (1128 (Gregoria), 1128 (Gregoria)–1151 (Gregoria)) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloAdelaide of Angers (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojHenriko la 2-a de Anglio
 ( Matilda)
Mary of Shaftesbury (en) Traduki
 ( )
Emma of Anjou (en) Traduki
 ( Matilda)
Hamelin de Warenne, Earl of Surrey (en) Traduki
 ( Adelaide of Angers (en) Traduki)
Geoffrey, Count of Nantes (en) Traduki
 ( Matilda)
William FitzEmpress (en) Traduki
 ( Matilda) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupoaristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Duko de Normandio
Dum1144-1150
AntaŭuloStefano
SekvantoHenriko la 2-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la pli aĝa filo de Fulk la 5-a (Anĵuo) kaj Eremburga de La Flèche, heredontino de Elias la 1-a de Maine. Oni moknomis lin "Plantaĝeneto" laŭ la flava branĉeto de citizo (genêt estas la franca por genista, la citizo), kiun li portis enĉapele. Kiel junulo li famis pro siaj kuraĝo kaj kapabloj, kaj tial Henriko la 1-a (Anglio) proponis ke li edziĝus al lia filino Matilda. Li konsentis, kaj, anticipe de la edziĝo, Henriko kavalirigis lin ĉe Rouen la 10-an de junio 1128. La edziĝo mem okazis la sekvantan semajnon, la 17-an de junio. Matilda estis la vidvino de la Sankta Romia Imperiestro Henriko la 5-a. Matilda havis dek-unu pli jarojn ol Gotfredo kaj fieris pro sia rango de Imperiestrino. Ŝi kaj Gotfredo havis tempestajn rilatojn.

En 1129 la patro de Gotfredo iris al Jerusalemo, kie li iĝis reĝo, kaj Gotfredo iĝis Grafo de Anĵuo, Touraine kaj Maine.

Henriko la 1-a devigis siajn baronojn ĵuri ke ili agnoskos Matildan kiel lia heredonto. Post kiam Henriko mortis en 1135, Matilda eniris Normandion por ĝui sian heredon. Tamen en Anglio la nevo de Henriko, Stefano, pretendis la tronon, kaj rezultis longa enlanda milito. Inter 1142 kaj 1144 Gotfredo konkeris Normandion kaj nomis sin Duko de Normandio. En 1149 li kaj Matilda donis la duklandon al sia filo Henriko.

En 1129, 1135 kaj 1145-51 okazis baronaj ribeloj en Anĵuo, kiujn Gotfredo sukcese subpremis. La tria ribelo, kaj malkontento en Normandio, malebligis Gotfredon doni multe da subteno al sia edzino kiu batalis en Anglio por la angla trono ĝis 1153, kiam per la Traktato de Westminster estis decidata ke Stefano restos Reĝo de Anglio ĝis sia morto, kaj poste heredus Henriko, la filo de Gotfredo kaj Matilda. Tiel fondiĝis la Plantaĝeneta dinastio de Anglio.

La 7-an de septembro 1151 subite mortis Gotfredo ĉe Château-du-Loir, verŝajne pro febro revene de reĝa koncilio. Li entombiĝis en la katedralo de Le Mans.

Gotfredo kaj Matilda havis tri infanojn:

Gotfredo ankaŭ havis almenaŭ tri eksteredzecajn infanojn:

  • Hamelin de Warenne (1129-1202), kiu edziĝis al la riĉega angla nobelino Isabella de Warenne, Grafino de Surrey
  • Emma, kiu edziĝis al la kimra princo Dafydd ab Owain Gwynedd
  • Maria, kiu iĝis abatino de Shaftesbury, kaj eble estis la grava poetino Maria de Francio.