Girish Karnad

Girish KARNAD (naskiĝis la 19-an de majo 1938 en Matheran, Maharaŝtro, Barato; mortis la 10-an de junio 2019, en Bengaluro, Barato) estis unu el la plej bone konataj dramistoj en la lando. Li ankaŭ faris multon en la filma mondo kiel scenaristo, aktoro kaj reĝisoro.

Girish Karnad
Girish Karnad en Universitato Cornell en Oktobro 2009.
Girish Karnad en Universitato Cornell en Oktobro 2009.
Persona informo
Girish Karnad
Naskiĝo19-an de majo 1938 (1938-05-19)
en Matheran
Morto10-an de junio 2019 (2019-06-10) (81-jaraĝa)
en Bengaluro
Mortis persindromo de plurorgana misfunkcio vd
Lingvojhindiaanglakanaramarata vd
ŜtatanecoBarato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Alma materKarnatak University • Kolegio Lincoln • Kolegio Magdaleno vd
Familio
InfanojRaghu Karnad vd
Profesio
Okupoverkisto • teatra aktoro • scenaristofilmreĝisoro • filmaktoro • tradukistolingvisto vd
Aktiva dum1961–2019 vd
Verkado
VerkojTale Danda vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Junaĝe, studante unue en Dharwad [dharvad] en Karnatako, kaj poste en Oksfordo en Britujo, li revis pri literatura famo per la angla poezio. Sed lia unua granda sukceso venis nek en la angla nek en lia hejma lingvo, la konkana. La dramo Yayati [jajati; 1961) estis verkita en lia adopta lingvo, la kanara. La dramo, kiu reverkas epizodon el la epopeo Mahabharato por esprimi modernan dilemon, estis ege sukcesa. Tiu esplorado de la nuno per la klasika materialo iĝis lia stiltrajto. "La pasinteco ne malaperis. Ĝi estas ĉi tie, en mi" -- tion, kion diras karaktero en lia 1994 dramo Agni Mattu Male ("La Fajro kaj la Pluvo"), oni povas diri ankaŭ pri Karnad mem.

Dramoj: Yayati (1961); Tughlaq (/tuglak/ 1964); Hayavadana(1972; bazita de la novelo "Translokitaj Kapoj" de Thomas Mann; Naga-Mandala ("Ludo kun Kobro", 1988); Taledanda (1990); Agni Mattu Male (1994); Odakalu Bimba ("Amaso da Rompitaj Figuroj", 2005)

Plue estis elstara kariero en la filma mondo: Samskara ("Funebraj Ritoj", 1970, kanara); Vamsha Vriksha (kanara); Kaadu ("La Arbaro", 1973, kanara); Godhuli (hindia); Ondanondu Kaaladalli (1978, kanara); Utsav ("La Festo", 1984, hindia); Cheluvi ("La Floranta Arbo", 1972, kanara).

Dokumentarioj: filmo pri la kanara poeto D. R. Bendre en 1973; Kanaka-Purandara (1988, anglalingva) pri du mezepokaj poetoj kanarlingvaj de la religia movado Bhakti; La Lampo en la Niĉo (1989, anglalingva) pri la sufiismo kaj la movado Bhakti.

Li ankaŭ rolis en filmoj de konataj reĝisoroj kiel Satyajit Ray, Mrinal Sen kaj Shyam Benegal.

Honorita per la registaraj premioj Padma Shri (1974) kaj Padma Bhushan (1992). Gajnis la premion Gjanpith por 1998.

Eksteraj ligiloj redakti