Giovanni Santi

Giovanni Santi (ĉ. 1435 – 1a Aŭgusto 1494) estis itala pentristo, renesanca dekoristo, kaj la patro de Rafaelo. Li naskiĝis ĉe Colbordolo en la Duklando de Urbino. Li estis malgranda komercisto kaj poste studis ĉe Piero della Francesca. Li estis influita de Fiorenzo di Lorenzo, kaj ŝajne estis helpanto kaj amiko de Melozzo da Forlì. Li estis kortega pentristo ĉe la Duko de Urbino kaj pentris kelkajn altarverkojn, el kiuj du nuntempe ĉe la Berlina Muzeo, madonon ĉe la preĝejo de Sankta Francisko en Urbino, alian ĉe la preĝejo de la Sankta Kruco en Fano, alian en la Nacia Galerio de Londono, kaj alian ĉe la galerio de Urbino; Anunciacion ĉe Brera en Milano; resurekciitan Kriston en la Belarta Muzeo de Budapeŝto; kaj Sanktan Hieronimon ĉe la Laterano. Li mortiĝis en Urbino.

Giovanni Santi
Persona informo
Naskiĝo
en Colbordolo
Morto1-an de aŭgusto 1494 (1494-08-01)
en Urbino
Lingvojitala
Familio
InfanoRafaelo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopentristo
poeto
arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Giovanni Santi, patro de Rafaelo; Kristo eltenita de du anĝeloj, ĉ. 1490

Fontoj redakti

  • August Schmarsow, Giovanni Santi (Berlin, 1887)
  • Michael Baxandall. Oxford University Press 1980.

Eksteraj ligiloj redakti