Gabriel Lippmann

Gabriel LIPPMANN (16-a de aŭgusto 1845, Bonnevoie,[1] Luksemburgo13-a de julio 1921, surmare inter Kanado kaj Francio) estis franca fizikisto, kiu ricevis en 1908 Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de la unua kolorfotada tekniko. Dum esploro por kolorsentemaj materialoj, li ellaboris ankaŭ aliajn inventaĵojn.

Gabriel Lippmann
Nobel-premiito
Persona informo
Gabriel Lippmann
Naskiĝo16-an de aŭgusto 1845 (1845-08-16)
en Bonnevoie
Morto13-an de julio 1921 (1921-07-13) (75-jaraĝa)
en Atlantiko
Religionekonata vd
Lingvojfranca vd
LoĝlokoFrancio vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materSupera normala lernejo • Liceo Henri-IVUniversitato de Parizo vd
Familio
Edz(in)oLaurence Lippmann vd
Profesio
Okupofizikistoinventistofotistoprofesoro vd
Laborkampofizikofotografio vd
Doktoreca konsilistoGustav Robert KirchhoffHermann von Helmholtz vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis saĝa sed senbrida lernanto, kiu neniam ricevis lernejan finatestilon. Spite al ĉio, oni nomumis lin en 1883 profesoro pri teoria fiziko en la universitato Sorbonne. En 1886, li iĝis direktoro de la fizika esplor-laboratorio de Sorbonne.

Lippman analizis kiel unua piezoelektron kaj indukton de senrezistaj, superkonduktaj cirkvitoj. Li inventis la koleostaton, per kio oni povas foti la ĉielon per longa eksponado.

Lippmann en 1891 elpensis novan kolorfotadan metodon. La Lippmann-metodo baziĝis sur naturaj koloroj de la ondolongoj, je lumreflekta hidrarga tavolo. La rezulto estis kolorplena, vivfidela foto, sed la metodo ne disvastiĝis pro la longaj ekspon-tempoj kaj ĉar oni ne povis kopii pliajn fotojn el la originala.

References redakti