Fuad la 1-a

Fuad la 1-a (en araba: فؤاد الأول‎ Fu’ād al-Awwal; en turka: I. Fuad aŭ Ahmed Fuad Paşa; 26a de Marto 1868 – 28a de Aprilo 1936) estis la sultano kaj poste la reĝo de Egiptio kaj Sudano, suvereno de Nubio, Kurdufano, kaj Darfuro. La naŭa reganto de Egiptio kaj Sudano de la dinastio de Muhammad Ali, li iĝis sultano en 1917, sukcedante sian pli aĝan fraton Hussein Kamel. Li uzis la titolon de reĝo anstataŭ tiun de sultano kiam Unuiĝinta Reĝlando agnoskis la sendependecon de Egiptio en 1922.

Fuad la 1-a
Reganto de Egiptio
Persona informo
فؤاد الأول
Naskiĝo26-an de marto 1868 (1868-03-26)
en Kairo
Morto28-an de aprilo 1936 (1936-04-28) (68-jaraĝa)
en Kairo,  Egipta Reĝlando
TomboAl-Rifa'i Mosque vd
Religiosunaismoislamo vd
Lingvojaraba vd
ŜtatanecoOtomana Imperio • Sultanlando Egiptio • Egipta Reĝlando vd
Familio
DinastioDinastio de Mohamedo Alio vd
PatroIsmail Paŝao vd
PatrinoFeriyal Kadinefendi vd
GefratojHussein Kamel of Egypt • Tewfik Pasha vd
Edz(in)oShivakiar Khanum Effendi • Nazli Sabri vd
InfanojPrince Ismail Fuad Muhammad Ali • Princess Fawkia Fuad of Egypt • Faruk la 1-a de Egiptio • Princess Fathia Fuad of Egypt • Faŭzia de Egiptio vd
Profesio
Okupomonarkoreĝo vd
sultano de Egiptio
Dum1917-1922
reĝo de Egiptio
Dum1922-1936
SekvantoFaruk la 1-a, lia filo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li ludis gravan rolon en la establado kaj regado de la Universitato de Kairo. Ekde 1913, kiam Albanio akiris sendependecon el la Bizanca Imperio, li klopodis tien surtroniĝi, profite de la historiaj rilatoj de albanoj kun egiptaj regantoj, kiam liaj oportunoj iĝi reganto de Egiptio estis malmultaj. Sed en 1917 lia frato, la sultano de Egiptio, mortis kaj li surtroniĝis, unue kiel sultano, kaj post 1922 kiel reĝo. Per la konstitucio de 1923, li ofte dissolvis la parlamenton. Li ludis gravan rolon en la fondo de la ŝtataj arkivoj.

Li havis du edzinojn kaj totale sep gefilojn, el kiuj Faruk la 1-a sukcedis lin.

Li ricevis 25 medalojn/honorojn el tre diversaj landoj.