France Gall

Franca kantistino

France Gall, veranome: Isabelle Gall (naskiĝis la 9-an de oktobro 1947 en Parizo, mortis la 7-an de januaro 2018 en Neuilly-sur-Seine) estis franca kantistino.

France Gall
Bazaj informoj
NaskonomoIsabelle Geneviève Marie Anne Gall
Alie nomataFrance Gall
Naskiĝo9-an de oktobro 1947 (1947-10-09)
en 12-a arondismento de Parizo,  Francio
Morto7-an de januaro 2018 (2018-01-07) (70-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine,  Francio
Edz(in)oMichel Berger
Ĝenrojyé-yé • pop-muziko
Profesiokantistino
Aktivaj jaroj1963-1995
Parencaj
temoj
Michel Berger, Serge Gainsbourg, Julien Clerc, Véronique Sanson
Persona informo
NaskonomoIsabelle Geneviève Marie Anne Gall
Aliaj nomojFrance Gall
MortokialoKancero Redakti la valoron en Wikidata
TomboTombejo de Montmartre, 29 (2018–) 48° 53′ 15″ Nordo 2° 19′ 47″ Oriento / 48.8874403 °N, 2.3296081 °O / 48.8874403; 2.3296081 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermanafranca
LoĝlokoNgor • QuiberonParizo
ŜtatanecoFrancio Redakti la valoron en Wikidata
Alma materLycée Paul-Valéry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroRobert Gall (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
PatrinoCecile Berthier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oMichel Berger (1976–1992) Redakti la valoron en Wikidata
AmkunuloClaude François (1964–1967)
Julien Clerc (en) Traduki (1970–1974)
Bruck Dawit (en) Traduki (1995–2018) Redakti la valoron en Wikidata
InfanojRaphaël Hamburger
 ( Michel Berger)
Pauline Hamburger
 ( Michel Berger) Redakti la valoron en Wikidata
ParencojFrançois Brochet (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Vincent Berthier de Lioncourt (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Denys Lable (en) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
France Gall (1965)

Biografio redakti

Ŝi devenis el muzikula familio. Ŝia avo partoprenis la fondadon de la "Petits Chanteurs à la Croix de Bois" (Junaj Kantistoj kun Ligna Kruco). Ŝia patro verkis kanzontekstojn por Charles Aznavour kaj Édith Piaf.

Ŝi komencis sian karieron en 1963, kunhelpe de sia patro, kun leĝeraj kanzonoj, kiuj en la tiama modo, miksis francajn parolojn kaj angl-usonajn ritmojn. Dum tiuj jaroj ŝi renkontis la jam faman Serge Gainsbourg, kiu verkis por ŝi petolemajn tekstojn. En jaro 1965 ŝi gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson, kio akirigis al ŝi veran furoron. Tiam ŝi aperis, kiel en la kanzono Poupée de cire, poupée de son kiel nura pupo, diska pupo el sonoj.

Sian veran plenecon ŝi atingis nur post kiam ŝi renkontis, en jaro 1974, la kanzoniston Michel Berger (ankaŭ kantisto mem). Por ŝi tio estis samtempe amafero (ili geedziĝis en 1976, en 1978 naskiĝis filino Pauline, kaj en 1981 filo‚ Raphaël) kaj artista plenumiĝo, ĉar la sentema, poeta, talenta kanzonverkisto scipovis elfari por ŝi plej belajn kanzonojn trafe kongruaj al ŝi kaj ŝia aparta, unika, infaneca sed intensa voĉo kaj mikso de "freŝeco" kaj intima profundeco. La unua inter tiuj majstroverkoj estis en 1974 Ma Déclaration (mia amdeklaro).

Krom tiu ŝiaj plej famaj kanzonoj estis:

  • Comment lui dire? (Kiel diri al li ?) - 1974
  • Viens je t’enmène (venu! Mi kunirigas cin kun mi!) - 1978
  • Musique! (muzik’!) - 1977
  • Si, maman, si (se, panjo, se) - 1977
  • Il jouait du piano debout (li ludis pianon starante)
  • Bébé comme la vie (bebo kiel vivo)
  • Résiste! (Vi Rezistu !) - 1981
  • Tout pour la musique (ĉio por muziko)
  • Un peu de silence du coté du cœur (ia silento en regiono de l’koro)
  • Amor tambien (amo ankaŭ) – 1981
  • Papillon de nuit (noktopapilio) – 1987
  • Evidemment (kompreneble) – 1987

La kanzonoj:

  • Comment lui dire? (Kiel diri al li?) -1975 kaj
  • Musique! (muzik’!) - 1977 estas esperantigitaj de Roland Platteau.

Pasinte la unuan periodon de senpezaj leĝeraj tekstoj por gufuja konsumo, ŝiaj kanzonoj unue plenaj de emocio, homa sento sed ankaŭ de feliĉo kaj amo, fariĝis iom post iom pli malserenaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Rete legeblaj en Esperanto redakti


Gajninto de Eŭrovido-Kantokonkurso
Antaŭulo:1965Sekvanto:
Gigliola CinquettiFrance GallUdo Jürgens