Federacia Polico de Germanio

Bundespolizei (antaŭ la 1-a de julio 2005 : Bundesgrenzschutz ) estas la nomo de la federacia polico en Germanio. Ĝi estas sub la Federacia Ministerio de la Interno. La polico de la unuopaj federaciaj ŝtatoj nomiĝas Landespolizei ("ŝtata polico") [1].

Federacia Polico de Germanio
emblemo
federacia polico Redakti la valoron en Wikidata
Komenco1-a de julio 2005 vd
AntaŭeBundesgrenzschutz vd
Geografia situo52° 23′ 29″ N, 13° 3′ 56″ O (mapo)52.3912513.065614Koordinatoj: 52° 23′ 29″ N, 13° 3′ 56″ O (mapo)
Lando(j)Germanio vd
SidejoPotsdam
Federacia Polico de Germanio (Brandenburgio)
Federacia Polico de Germanio (Brandenburgio)
DEC
Lokigo de Brandenburgio en Germanio
Map
Federacia Polico de Germanio
Ĉefestro(j)Dieter Romann (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro deCommon extremism and terrorism defense center (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
FiliojBundespolizeidirektion 11 (en) Traduki
Polizeisanitäter (en) Traduki
Direktion Bundesbereitschaftspolizei (en) Traduki
Bundespolizeidirektion (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
RetejoOficiala retejo
vdr

Entute la Nacia Polico havas ĉ. 38 500 dungitoj [2].

Taskoj

redakti
Bundespolizei distriktoj de Germanio
Bundespolizei flikrimedo

La Bundespolizei havas plurajn taskojn ene de Germanio, inkluzive de:

  • gvatado de la naciaj landlimoj de Germanio per tero, per akvo kaj en la aero, kontrolo de translima transporto
  • devoj kiel fervoja polico
  • monitorado de aertrafika sekureco
  • protekto de federaciaj aŭtoritatoj kaj ministerioj (konstituciaj korpoj)
  • policaj devoj dum krizostato kaj milito
  • partopreno en eksterlandaj misioj kie germanaj trupoj estas engaĝitaj
  • subteno al la Ministerio de Eksteraj Aferoj por la protekto de germanaj ambasadoj, diplomatiaj kaj konsulaj reprezentantaroj eksterlande
  • subteno al la Bundeskriminalamt por protekto kaj korpogardistservoj
  • subteno por la Bundesamt für Verfassungsschutz en radielsenda teknologio
  • subteno por la ŝtatpolico de la unuopaj federaciaj ŝtatoj, precipe en specialaj okazoj kiuj postulas pli grandan penon
  • subteno en okazo de katastrofoj kaj gravaj akcidentoj
  • Landlimsekureco tra Grepo - la Landlima Polico ( Grenzpolizei ) kiu inkluzivas la Germanan Federacian Marbordogardistaron ( Küstenwache des Bundes ) kiu estas federacia organizaĵo por la sekureco de la maraj limoj de Germanio.
  • Sekureco de federaciaj instalaĵoj.

Specialaj Unuoj

redakti

La Nacia Police havas tri specialajn unuojn: la Fluga Grupo, la kontraŭterorisma unuo GSG 9, kaj la centra oficejo por informado kaj komunikado.

Referencoj

redakti
  1. Bundespolizei - Unser Auftrag. Arkivita el la originalo je 2020-08-18. Alirita 2023-05-15.
  2. "Bundespolizei - Daten und Fakten". www.bundespolizei.de. Archived from the original on 2020-11-24. Retrieved 2023-05-15.

Eksteraj ligiloj

redakti