Erzsi Palotai

PALOTAI Erzsi estis hungara deklamistino, verkistino, tradukistino naskiĝinta en Nagyvárad la 24-an de septembro 1907 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de aŭgusto 1988. Ŝi estis pli juna fratino de Boris Palotai, ŝia edzo estis Aladár Komlós.

Erzsi Palotai
Persona informo
NaskonomoPalotás Erzsébet
Naskiĝo24-an de septembro 1907 (1907-09-24)
en Oradea
Morto19-an de aŭgusto 1988 (1988-08-19) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét vd
ŜtatanecoHungario vd
Alma materUniversitato de Karolo vd
Familio
GefratojBoris Palotai vd
Edz(in)oAladár Komlós vd
Profesio
Okupoludisto • verkistotradukisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia kariero redakti

Erzsi Palotai frekventis universitaton en Prago. Ŝi translokiĝis al Budapeŝto en 1928 kaj ŝi debutis kiel kanzonkantistino en la Terézkörúti Színpad. Post 1945 ŝi estis membro de la kabaredo Pódium, inter 1947-1948 de la Gaja Teatro. Post 1956 ŝi havis nur memstarajn deklamrecitalojn. Ŝi tradukis el ĉeĥa lingvo. En 1966 ŝi ricevis premion.

El ŝiaj libroj redakti

  • Szerelem, fájdalom (romano, 1958);
  • Igen (romano, 1971);
  • Költők, versek, találkozások (rememoraĵoj, 1974);
  • Karambol (rakontoj, 1978);
  • Arcok fényben és homályban (1987).

Ŝiaj filmaj roloj redakti

  • Ítél a Balaton (1932)
  • Mindent a nőért! (1933-34) – nova direktoro
  • Nem szoktam hazudni (1966)

Fontoj redakti