Erwin Piscator

Erwin Friedrich Maximilian PISCATOR (17a de Decembro 1893 – 30a de Marto 1966) estis germana teatroreĝisoro kaj produktoro. Kun Bertolt Brecht, li estis la plej elstara reprezentanto de la nomita "epika teatro", nome formo kiu emfazas la soci-politikan enhavon de teatro, pli ol la emocian manipuladon de la publiko aŭ la formalan belecon de la produktado.[1]

Erwin Piscator
Persona informo
Naskiĝo17-an de decembro 1893 (1893-12-17)
en Greifenstein, Reĝlando Prusio,  Germana Imperiestra Regno
Morto30-an de marto 1966 (1966-03-30) (72-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg,  Okcidenta Germanio
TomboWaldfriedhof Zehlendorf
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanioGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoOkcidenta Germanio
Alma materGymnasium Philippinum Marburg
Subskribo Erwin Piscator
Familio
Edz(in)oMaria Ley-Piscator
Okupo
Okupoteatra reĝisorofilmreĝisoro • reĝisoro • teatrologo
TTT
Retejohttp://www.erwin-piscator.de
vdr
Volksbühne Berlin, kie Piscator dekomence sukcesis kiel teatroreĝisoro jam en 1924.
La Piscator-Bühne en Berlino (1927–29), iam konata kiel Neues Schauspielhaus.

Kariero redakti

Kunlabore kun la verkisto Hans José Rehfisch, Piscator formis teatrokompanion en Berlino ĉe la Komedi-Teatro de Alte Jacobsstrasse, laŭ la koncepto Volksbühne ("popolteatro"). En 1922–1923 ili surscenejigis teatraĵojn de Maksim Gorkij, Romain Rolland, kaj Leo Tolstoj.[2] Kiel teatroreĝisoro en la Volksbühne (1924–1927), kaj poste kiel administra direktoro de sia propra teatro (la Piscator-Bühne en Nollendorfplatz), Piscator produktis teatraĵojn kun socia kaj politika enhavo speciale kongrue kun siaj teorioj.

Liaj teatraj celoj estis utilismaj — por influi en voĉdonadoj aŭ klarigi maldekstrajn politikojn. Li uzis mekanikigitajn scenejojn, prelegojn, filmojn kaj mekanikajn aparatojn kiuj altiru la publikon. En 1926, lia moderna produktado de la verko de Friedrich Schiller nome La Rabistoj en la elstara Preußisches Staatstheater en Berlino okazigis vastan polemikon. Piscator faris etendajn fortranĉojn el la teksto kaj reinterpretis la teatraĵon kiel vehiklo pop siaj politikaj kredoj. Li prezentis la protagoniston Karl Moor kiel substance egocentra insurekcianto.

Piscator fondis la influan (kvankam mallongdaŭran) Piscator-Bühne en Berlino en 1927. En 1928 li produktis elstaran adaptaĵon de la nefinita, epizoda ĉeĥa komika romano La brava soldato Ŝvejk. En la dramaturga kolektivo kiu produktis tiun adaptaĵon estis Bertolt Brecht.[3]

Verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Heinrich Goertz: Erwin Piscator in Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1974, ISBN 978-3-499-50221-7 (iam: ISBN 3-499-50221-6)
  • Hermann Haarmann: Erwin Piscator und die Schicksale der Berliner Dramaturgie. Nachträge zu einem Kapitel deutscher Theatergeschichte. Wilhelm Fink, München 1991, ISBN 3-7705-2685-6.
  • Peter Jung: Erwin Piscator. Das politische Theater. Ein Kommentar. Nora, Berlin 2007, ISBN 978-3-86557-105-2.
  • Judith Malina: The Piscator Notebook. Routledge Chapman & Hall, London 2012, ISBN 978-0-415-60073-6.
  • Probst, Gerhard F. Erwin Piscator and the American Theatre. New York, San Francisco, Bern etc. 1991.
  • Rorrison, Hugh. Erwin Piscator: Politics on the Stage in the Weimar Republic. Cambridge, Alexandria VA 1987.
  • Willett, John. The Theatre of Erwin Piscator: Half a Century of Politics in the Theatre. London: Methuen 1978. ISBN 0-413-37810-1.

Notoj redakti

  1. Piscator, Erwin. Grolier Encyclopedia of Knowledge, volumo 15, copyright 1991. Grolier Inc., ISBN 0-7172-5300-7
  2. Willett (1978, 15–16, 46–47).
  3. Willett (1978, 90–95).