Elektra arko
Ĉi tiu artikolo temas pri konduto de elektro tra jonigita gaso. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko. |
Elektra arko aŭ lumarko[1] estas kontinua luma malŝargo de elektro trans izola medio. Ĝi estas unu el tipoj de procezoj de fluado de elektra kurento tra gaso inter du konduktiloj. Ĝi estas nomita ankaŭ voltaeca arko.
Ĝi diferenciĝas de la aliaj tipoj de procezoj de fluado de elektra kurento tra gaso per:
- Granda valoro de kurento per areo;
- Relative malgranda tensio inter la konduktiloj (ĉirkaŭ 30 ... 60 V);
- Granda temperaturo, kutime la temperaturo estas limigita ĉefe per bolado de materialo de la konduktiloj, do ĉirkaŭ 3000 ... 10000 C;
- Lumarko estas plejofte akompanata de (maldezirinda) iompostioma vaporiĝo de la elektrodoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 109
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojCarles Puigdemont i CasamajóMaurice BéjartVikipedioPetr SepéšiJōyō-kanjiIbn ĤaldunEsperantoTor (programaro)Dua MondmilitoUzanto:DominikVikipedio:MalgarantioYannick JadotKategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2019-2024Gunnar BeckØTerry ReintkeVikipedio:DiskutejoFlaveta bruneloPortalo:KomunumoHelpo:SerĉadoAnterikoSerĉilo-optimumigoHelpo:EnhavoPascal DurandEŭropa Movado InternaciaMichèle RivasiReinhard BütikoferKanteloKategorio:Membroj de la Eŭropa Parlamento elektitaj en Germanio 2024-2029Eŭropa ParlamentoKlaus BuchnerLilieca anterikoJamal MusialaFajliloRuan XiaohuanGabriele Bischoff