Distrikto Lubin

distrikto en Pollando

Distrikto Lubin - pole powiat lubiński - estas distrikto en la provinco (vojevodio) Malsupra Silezio de Pollando. Administra centro estas la samnoma urbo Lubin. Ĝis la jaro 1945 la teritorio estis plejgrandparte germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj al la prusia provinco Silezio. La distrikta ĉefurbo ĝis tiu jaro nomiĝis Lüben. Fine de 2019 en la distrikto vivis 106 150 loĝantoj.

Distrikto Lubin
Pola nomopowiat lubiński
FlagoBlazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
ProvincoMalsupra Silezio
ĈefurboLubin (germane Lüben)
Kvanto de komunumoj:
    urbaj1
    urbo-kampaj1
    kampaj2
Urbeco78,72
Areo711,99 km2
Loĝantaro106150 (en 2019)
Loĝdenso149/km2
AŭtokodoDLU
TERYT5.02.02.11.00.0
EstroAdam Myrda
Adreso de estraroul. Księcia Ludwika I nr 5
Poŝtkodo de estraro59-300
Telefono de estraro76 849-72-00
Fakso de estraro76 849-72-06
Retpaĝaro de distriktohttp://www.powiat-lubin.pl
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

Lubin (germane Lüben)