Dipendra de Nepalo

Dipendra Bir Bikram Ŝah Dev (naskiĝis la 27-an de junio 1971, mortis la 4-an de junio 2001) estis reĝo de Nepalo inter la 1-a kaj 4-a de junio 2001.

Dipendra de Nepalo
Persona informo
दीपेन्द्र वीर विक्रम शाह
Naskiĝo27-an de junio 1971 (1971-06-27)
en Katmanduo
Morto4-an de junio 2001 (2001-06-04) (29-jaraĝa)
en Katmanduo
Mortis proSinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis perMasakro de la nepala reĝfamilio Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboBagmati Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiohinduismo vd
LoĝlokoPalaco Narajanhiti vd
ŜtatanecoNepalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materEton College
Budhanilkantha School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
DinastioShah dynasty vd
PatroBirendra de Nepalo Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoAishwarya of Nepal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojPrince Nirajan of Nepal (en) Traduki kaj Princess Shruti of Nepal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okuporeĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La 1-an de junio 2001, lia patro Birendra de Nepalo estis mortpafita en la reĝa palaco, kune kun pluraj familianoj. Laŭsupoze la mortigisto estis lia filo, la kronprinco Dipendra, kvankam multaj nepalanoj pridubas tiun version de la evento. Dipendra post la morto de Birendra deklariĝis reĝo de Nepalo, sed ĉar li post la masakro estis senkonscia por pafaj vundiĝoj, kiujn li laŭsupoze mem kaŭzis al si, la frato de Birendra, princo Ĝanendra, deklariĝis reganto. Post kiam Dipendra mortis post tri tagoj, Ĝanendra de Nepalo oficiale deklariĝis sekva reĝo de Nepalo. Pri detaloj de la mortigo vidu la apartan artikolon Masakro de la nepala reĝfamilio.

Antaŭe:reĝo de NepaloPoste:
Birendra de Nepalo2001Gjanendra de Nepalo