Deutsche Post AG

kompanio

La akcia kompanio Deutsche Post AG kun sidejo en Bonno estas la tutmonde plej granda entrepreno pri poŝto kaj loĝistiko. Ekde la 11-a de marto 2015 ĝi publike prezentiĝas je la nomo Deutsche Post DHL Group. La entrepreno ekestis en 1995 per privatigo de la antaŭa poŝta institucio Deutsche Bundespost de la ŝtato Federacia Respubliko de Germanio, kaj ekde la jaro 2000 estas parto de la akcia indico DAX (longe germanlingve Deutscher Aktienindex) de la borso en Frankfurto ĉe Majno. Ekde la 23-a de septembro 2013 ĝi ankaŭ estas parto de la eŭropa akcia indico EURO STOXX 50.

Deutsche Post AG
Deutsche Post AG
poŝta servo • negocopublika kompanio vd
Dum1995 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloDeutsche Bundespost
Jura formoakcia kompanio (laŭ germana juro)
Fonditaen 1995
SidejoBonno
LandoGermanio
Estr(ar)oFrank Appel
Dungitoj547 692 (stato: 31-a de decembro 2023)
Agokampopoŝto kaj loĝistiko
ISIN-kodoDE0005552004
Posedata deKfW • KfW vd
filiaj kompaniojPost & Paket Deutschland • DHL • Deutsche Post Adress • Deutsche Post Direkt • Deutsche Post Fleet • ADAC Postbus • DHL Air UK • DHL Automotive s.r.o. • DHL Express (Czech Republic) • DHL Global Forwarding • DHL Global Forwarding (CZ) • DHL Hub Leipzig • DHL Information Services (Europe) • DHL Solutions • DHL Supply Chain s.r.o. • PPL CZ • DHL Express (Czech Republic) • Deutsche Post CSC vd
Posedataj kompaniojDHL Aviation • DHL Supply Chain • European Air Transport Leipzig • DHL • DHL Global Forwarding • DHL Air UK • Deutsche Post • PPL CZ • ADAC Postbus • Post Tower • DHL Aero Expreso vd
TTTwww.deutschepost.de
vdr
"poŝta turo", la konzerna centralo en Bonno
la "poŝta turo" el birda perspektivo