Dao Anh Kha

Đào Anh Kha (naskiĝis la 15-an de decembro 1923, mortis la 6-an de decembro 2012) estis vjetnama esperantisto (ekde 1947), poeto, tradukisto kaj movada aganto. Li estis elektita honora membro de UEA (2001) kaj membro de la Akademio de Esperanto (2004).

Đào Anh Kha
Persona informo
Naskiĝo15-an de decembro 1923 (1923-12-15)
en Triệu Long
Morto6-an de decembro 2012 (2012-12-06) (88-jaraĝa)
en Hanojo,  Vjetnamio
LingvojEsperantofrancavjetnama
Naciecovjetnamo
ŜtatanecoVjetnamio
Okupo
Okupoesperantisto • poeto • tradukistoverkisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵojVjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio
Akademianojes
Esperantistiĝis en1947
vdr

Dum la 25-jara kontraŭfranca rezista movado li akiris Literaturan Premion per la epika versdramo Pham Hong Thai. En 1990 li omaĝis centjariĝon de Ho Chi Minh per poemo Ho Chi Minh, la Legendo de Realo. En la vjetnaman lingvon li tradukis Elektitaj dramoj de Ŝekspiro (1963). Lia tradukaĵo de Su Juan, fama dramo de Guō Mòruò, estis enscenigita.

Esperantan literaturon li riĉigis per tri diferencaj poeziaj voĉoj: Tagkajero en Prizono de Ho Chi Minh, elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Ngujen Traj kaj Elektitaj Poemoj de To Huu.

Li ludis la rolon de ĉefredaktoro por kolektiva ellaboraĵo de Vortaro de komparataj proverboj vjetnama - angla - franca - Esperanto.

Dao estis unua ĝenerala sekretario de Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio (VPEA) de 1956 ĝis 1990.

Li iniciatis okazigi en Vjetnamio la Duan Azian Kongreson de Esperanto (1999), verkis multajn studojn, kaj reviziis plurajn lernolibrojn.

Tradukoj redakti

  • Nguyen Khanh Toan kaj aliaj. La Vjetnama kaj ĝia utiligo por la supera instruado en V.D.R. traduko de Dao Anh Kha. - Hanoi: Fremdlingva Eld., 1969. - 137 p.
 Legindaj traktatoj pri la rolo de lingvo en la vivo de la popoloj kaj pri la rimedoj uzataj por ĝisdatigi kaj plirangigi ĝin en la kampoj de la scienco kaj la tekniko. La artikolo "La ellaborado de vjetnama scienca terminologio" de Le Khan Ke havas apartan intereson. Estas bedaŭrinde, ke la tradukinto uzis senescepte “edifi” en la senco “konstrui". Escepte de tio kaj de kelkaj aliaj makuletoj — la uzo de la neologismo "vigora", por ekzemplo— li plenumis laŭdindan laboron. 
— Boletín n183 (jan 1971)