Charles-Maurice de Talleyrand

Charles-Maurice de Talleyrand-Périgord, Duko de Talleyrand, Princo de Bénévent, naskita la 2-an de februaro 1754 en Parizo, mortinta la 17-an de majo 1838 same en Parizo, estis franca kleriko kaj diplomato. Li efikis en la tempoj de (kaj parte por)Ludoviko la 16-a, la Franca Revolucio, Napoleono la 1-a, Ludoviko la 18-a kaj Ludoviko-Filipo, servis ĉiujn kaj ĉiufoje perfidis la reĝimon, kiun li estis servinta, favore al la servota. Li estis korupta homo, sed lerta diplomato, kaj fakte konstante provis kiel eble plej bone servi sian landon. Li estis unu el la plej gravaj rolantoj historiaj de lia tempo.[1]

Charles-Maurice de Talleyrand
Persona informo
Charles-Maurice de Talleyrand-Périgord
Naskiĝo2-a de februaro 1754
en Parizo, Francio
Morto17-an de majo 1838
en Parizo, Francio
TomboChâteau de Valençay vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materLycée Saint-Louis vd
Partiosenpartia vd
Subskribo Charles-Maurice de Talleyrand
Familio
DinastioHouse of Talleyrand-Périgord vd
PatroCharles-Daniel de Talleyrand-Périgord vd
PatrinoAlexandrine Victoire Eléonore Damas vd
GefratojArchambaud de Talleyrand-Périgord vd
Edz(in)oCatherine Grand vd
AmkunuloAdélaïde Filleul, Marquise de Souza-Botelho • Maria Teresa Poniatowska • Dorothea von Medem • Princess Dorothea of Courland • Madame de Staël • Mademoiselle Luzy vd
InfanojCharles Joseph, comte de Flahaut • Pauline de Talleyrand-Périgord vd
Profesio
Okupopolitikistodiplomato • katolika sacerdoto • verkisto • katolika episkopo vd
1-a ĉefministro de Francio
Dum9-a de julio 181526-a de septembro 1815
Antaŭuloneniu, la ofico ekestis
SekvantoArmand-Emmanuel du Plessis, Duc de Richelieu
45-a, 47-a, 52-a kaj 55-a
ministro de eksterlandaj aferoj de Francio
Dum9-a de julio 181526-a de septembro 1815
AntaŭuloLouis de Bignon
SekvantoArmand Emmanuel du Plessis
Dum13-a de majo 181420-a de marto 1815
AntaŭuloAntoine René Charles Mathurin
SekvantoArmand Augustin Louis de Caulaincourt
Dum22-a de novembro 17999-a de aŭgusto 1807
AntaŭuloKarl Reinhard
SekvantoJean-Baptiste Nompère de Champagny
Dum15-a de julio 179720-a de julio 1799
AntaŭuloCharles Delacroix
SekvantoKarl Reinhard
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis neamata de sia patrino kaj tio ĉiam suferigis lin. Dum infanaĝo akcidento, kaŭzita de lia vartistino igis lin dumvive lama, kaj devigata surhavi specialan boton. Pro tio ke li ne povis fari militistan karieron lia familio trudis lin fariĝi pastro, kvankam li tute ne havis emon al tio. Li la tutan vivon havis plurajn amorantinojn. Li fariĝis episkopo, sed dum la Franca revolucio, li elektis aniĝi al la Konstitucia pastraro (kiu ĵuris fidelecon al la respubliko kaj al la Civila Konstitucio de la Pastraro kaj estis kondamnita de la Papo). Li solenis kiel konstitucia episkopo en la Festo de Federacio la 14-an de julio 1790. Poste li entute eksiĝis de la eklezia stato. Li estis epikuristo kaj rafinita homo.

Citaĵoj redakti

  • En politiko pli gravas tio, kio estas kredata, ol tio, kio estas vera.
  • La plej bona helpanto de diplomato estas lia kuiristo.
  • Se la homoj scius, de kiaj malgranduloj ili estas regataj, ili tuj ribelus.
  • La politiko estas nur maniero agiti la homojn antaŭ ol utiligi ilin.
  • La vivo estus eltenebla, se ne ekzistus la plezuro.
  • Anglio havas du saŭcojn kaj tri cent religiojn; kontraŭe Francio havas du religiojn, sed pli ol tri cent saŭcojn.
  • Ekzistas afero pli terura ol kalumnio; ĝi estas la vero.
  • Malkontentuloj estas malriĉuloj, kiuj pensas.
  • Virinoj foje pardonas al tiu, kiu ekspluatas okazon, sed neniam al tiu, kiu maltrafas ĝin.
  • Oni kredas nur je tiuj, kiuj kredas pri si mem.
  • Ne diru malbonaĵon pri vi; viaj amikoj sufiĉe de tio diras.
  • La parolo estis donita al la homo por kaŝi liajn pensojn.
  • La plej bona maniero renversi registaron estas partopreni en ĝi.
  • Eblas lezi la leĝon kaj ĝi tamen ne krias.
  • Se io validas sen mencio, ĝi validas eĉ pli, se oni mencias ĝin.
  • "Jes" kaj "ne" estas la plej mallongaj kaj plej facile prononceblaj vortoj kaj tiuj, kiuj postulas plej multe da pripensado.
  • Ĉiam apogu vin sur principoj, fine ili cedos.

Referencoj redakti