Ceccano

komunumo de Italio

Ceccano - prononco [ĉeKA:no] - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 22 320 loĝantoj sur areo de 61,06 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 366 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ceccano
Ceccano
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Latio
ProvincoFR Frozinono
Geografia situo41° 34′ N, 13° 20′ O (mapo)41.56666666666713.333333333333Koordinatoj: 41° 34′ N, 13° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo200 m
Areo60 km²
Loĝantaro22 320 (2023)
Loĝdenso366 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumojArnara, Castro dei Volsci, Frosinone, Giuliano di Roma, Patrica, Pofi, Villa Santo Stefano
PatronoJohano la Baptisto
Festa tago24-a de junio
Nomo de loĝantojceccanesi
Poŝtkodo03023
Imposta kodoC413
Kodo laŭ ISTAT060024
Telefona prefikso0775
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
la grafa kastelo

Najbaras la komunumoj Arnara, Castro dei Volsci, Frozinono, Giuliano di Roma, Pofi, Villa Santo Stefano kaj Patrica.

Krom la historia komunumocentro kun grafa kastelo, katolika kirko el la 12-a jarcento kaj multaj aliaj historiaj konstruaĵoj vidindas aparte la kirko sankta Maria el la 13-a jarcento en la ebenaĵo ĉe la rivero, kiu komplete detruiĝis en la 2-a mondmilito kaj poste restariĝis kun kiom eble plej da antikvaj ŝtonoj, kaj historia abatejo de la monaĥa grupiĝo Frati Passionisti en la montaro ĉirkaŭ Ceccano.

Eksteraj ligiloj redakti

la kirko sankta Maria el la 13-a jarcento en la ebenaĵo ĉe la rivero
historia abatejo en la montaro ĉirkaŭ Ceccano
panoramo, centre la rivero Sacco