Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cártama (stacidomo).

Cártama [KARtama] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la komarko Valo de Guadalhorce.

Cártama
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo29570–29580
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro28 412  (2023) [+]
Loĝdenso189 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo36° 43′ N, 4° 38′ U (mapo)36.7112515-4.6305716 [+]
Alto96 m [+]
Areo150,12 km² (15 012 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Cártama (Malago)
Cártama (Malago)
DEC
Situo de Cártama
Cártama (Hispanio)
Cártama (Hispanio)
DEC
Situo de Cártama

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cártama [+]
vdr

Ĝi estas je 17 km de Malago, kaj formas parton de ties Metropola Areo. La municipa teritorio havas areon de 105,10 km² kaj limas kun Almogía, Álora, Pizarra, Casarabonela, Coín, Alhaurín el Grande, Alhaurín de la Torre kaj Malago.

Ties ekonomio estas bazata sur la kultivo de citrusoj, sur granda entrepreno de produktado de viando, granda pezo de la entreprenoj de konstruado, krom la loka komerco favorata de ĝia situo de vojkruco kaj proksimeco al la Teknologia Parko de Andaluzio.

La municipo konsistas el dekunu urbaj kernoj, el kiuj estas Cártama Pueblo kaj Estación de Cártama la ĉefaj. Aliaj kvartaloj menciendaj estas Ampliación de Cártama, Sierra Llana, Atalaya, Ciudad Deportiva, Doña Ana, Estación, Estación de Aljaima, Loma de Cuenca, Nueva Aljaima, Tres Leguas, Puerto Terrón, Gibralgalía kaj Sexmo.

La an-nombro de ĝiaj loĝantoj estas "cartameño" - respektive "cartameña".

Tiu urbo posedas mediteranean sekan klimaton.

Vidu ankaŭ redakti