Bronckhorst

municipo en Gelderlando, Nederlando

Pri tiu ĉi sono Bronckhorst (52° 3′ N, 6° 18′ O (mapo)52.056.3 )estas municipo en la regiono Achterhoek [AĤtrhu:k] en la nederlanda provinco Gelderlando.

ISO
Municipo Bronckhorst

Flago de la municipo Bronckhorst

Blazono de municipo Bronckhorst

Flago de la municipo BronckhorstBlazono de municipo Bronckhorst
Situo de la municipo Bronckhorst
nederlanda municipo
ProvincoGelderlando
UrbestroMarianne Besselink
ĈeflokoHengelo
Areo
 - Tero
 - Akvo
292,47 km²
290,31 km²
2,16 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
36 087 (en 2021)
130 loĝ./km²
Geografia situo52° 3′ N, 6° 18′ O (mapo)52.056.3Koordinatoj: 52° 3′ N, 6° 18′ O (mapo)
Bronckhorst (Nederlando)
Bronckhorst (Nederlando)
DEC

Map

Gravaj trafikaj arteriojN314, N315, N316
CBS-municipokodo1876
PoŝtkodoSebahagian daripada julat 6900, 7000 7200
Oficiala retejohttps://www.bronckhorst.nl/
vdr
la kirko Antonio de Padovo en Kranenburg

La municipo ekestis en 2005 pro komunuma rearanĝo: La municipoj Hengelo (en Gelderlando, ne konfuzu ĝin kun la pli granda loĝloko Hengelo en Overiselo), Hummelo en Keppel, Steenderen, Vorden kaj Zelhem kuniĝis al unu granda municipo kun 37 727 loĝantoj. La administra kaj estrada centro estas la loĝloko Hengelo (Gld.). Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 36 087 loĝantoj sur areo de 300 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Zutphen, Berkelland, Oost Gelre, Zevenaar, Oude IJsselstreek, Rheden, Brummen, Doetinchem kaj Doesburg. La municipo estas nomita laŭ Bronkhorst, la tria plej malgranda urbo de Nederlando, kiu situas en ĉi tiu municipo. Dum la elekto de nomo por la nova municipo oni elektis la nomon Bronkhorst, tamen kun aldono de la litero "C". La nomo Bronckhorst siavice deriviĝis de la mezepoka famkonata gento Van Bronckhorst. La antaŭburgo de la kastelo Bronckhorst kreskis ĝis malgranda setlejo kun la nomo Bronkhorst.

Loĝlokoj redakti

Achter-Drempt, Baak, Bekveld, Bronkhorst, Delden, Dunsborg, Eldrik, Gooi, Halle, Hengelo en Gelderlando (municipejo), Hoog-Keppel, Heidenhoek, Hummelo, Keijenborg, Kranenburg, Laag-Keppel, Linde, Medler, Mossel, Noordink, Olburgen, Rha, Steenderen, Toldijk, Veldwijk, Velswijk, Vierakker, Voor-Drempt, Varssel, Veldhoek, Vorden, Wichmond, Wildenborch, Zelhem.

pastorejo de la kirko Antonio de Padovo
Topografia mapo
Provinco Gelderlando
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen
Nederlando | Provincoj | Municipoj