Britney Spears

usona kantisto

Britney Jean SPEARS ([BRITni ĝin spirs]; Esperantigite Britni Ĝin Spirs) (naskiĝis la 2-an de decembro 1981 en McComb, Misisipo) estas usona popkantistino. Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.

Britney Spears
Britney Spears dum koncerto en la jaro 2009.
Britney Spears dum koncerto en la jaro 2009.
Bazaj informoj
NaskonomoBritney Jean Spears
Alie nomataBritney
Brit
La Princesa Del Pop
Naskiĝo2-an de decembro 1981 (1981-12-02) (42-jaraĝa)
en McComb
Edz(in)oJason Allen Alexander • Kevin Federline • Sam Asghari
ĜenrojPopmuziko
Profesiokantistino, dancistino, tekstistino, aktorino
Aktivaj jaroj1992 — nuntempo
EldonintoJive, Zomba
Parencaj
temoj
Jamie Lynn Spears
Christina Aguilera
Madonna
Michael Jackson
Kevin Federline
Justin Timberlake
RetejoBritney.com
Persona informo
NaskonomoBritney Jean Spears
Lingvojangla
LoĝlokoKentwood
ŜtatanecoUsono
Alma materParklane Academy • University of Nebraska High School • Professional Performing Arts School
Subskribo Britney Spears
Memorigilo Britney Spears
Familio
PatroJames Parnell Spears
PatrinoLynne Spears
Frat(in)ojJamie Lynn Spears • Bryan Spears
Edz(in)oJason Allen Alexander • Kevin Federline • Sam Asghari
AmkunuloSam Asghari • Justin TimberlakeColin Farrell • Charlie Ebersol • Kevin Federline
InfanojJayden Federline • Sean Federline
Okupo
Okupokantistokantoverkistodancistokomponistoaktoro
Verkoj...Baby One More Time
Oops!... I Did It Again
Toxic
TTT
Retejohttps://www.britneyspears.com/
vdr

Biografio redakti

Spears rolis jam kiel infano en anoncosplitoj. Ŝi famiĝis kiel moderigantino en la New Mickey Mouse Club de la usona dissendilo Disney Channel (1993-1994).

Ŝia prezent-albumo Baby one more time aperis en 1999 kaj atingis la unuan pozicion sur la Billboard Charts kaj vendiĝis ĝis 2004 dismonde super 25 milionfoje; la samnoma kanto estis la plej preferita en multaj landoj. Ŝia sekva albumo, Oops! ... I did it again (2000) havis la saman sukcesegon. Kvankam ŝia tria albumo Britney (2001) atingis la 1-an lokon sur la Billboard-listo, ĝi ne montris – kiel ŝiaj filmoj Longshot kaj Crossroads – la atenditan vendonombron.

La sukceso de Spears baziĝas sur ŝiaj milionoj da admirantoj: multaj antaŭpuberaj junuloj raviĝas pro ŝia aspekto, voĉo, laboro kaj taksas ŝin kiel idolon. La popmuzik-kritikistoj de la opinigvidantaj gazetoj ofte rifuzas ŝian muzikon kaj taksas tion kiel komerca kaj plata. La opinioj pri ŝia aktora kvalito diversas simile.

En 2003 aperis post krea paŭzo ŝia 4-a albumo In The Zone kaj atingis tuj la 1-an pozicion sur la Billboard-listo.

Ŝi komence konstruis sian bildon kiel virgulino sed tio poste ŝanĝigis. La 3-an de januaro 2004 ŝi edziniĝis post abrupta decido al sia multjara amiko Jason Allen Alexander en Lasvegaso, Nevado, Usono. La geedzeco nuliĝis ene de 58 horoj.

Septembron de 2004 ŝi edziniĝis al la 4 jarojn pli aĝa Kevin Federline en Los-Anĝeleso. La pli frua fono-dancisto de Spears havis ĉe la geedziĝo 2 infanojn.

En 2005 kaj 2006 ŝi naskis po unu filon.

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • 1999: ...Baby One More Time
  • 2000: Oops!... I Did It Again
  • 2001: Britney
  • 2003: In the Zone
  • 2004: Greatest Hits: My Prerogative (Kompilaĵo)
  • 2005: B In The Mix: The Remixes (Albumo de remiksoj)
  • 2007: Blackout
  • 2008: Circus
  • 2011: Femme Fatale
  • 2013: Britney Jean

Unuopaĵoj redakti

  • 1998: ...Baby One More Time
  • 1999: (You Drive Me) Crazy
  • 1999: Sometimes
  • 1999: From the Bottom of My Broken Heart
  • 1999: Born to Make You Happy
  • 2000: Oops!... I Did It Again
  • 2000: Lucky
  • 2000: Stronger
  • 2000: My Only Wish (This Year)
  • 2001: Don't Let Me Be the Last to Know
  • 2001: I'm a Slave 4 U
  • 2001: Overprotected
  • 2002: I'm Not A Girl, Not Yet A Woman
  • 2002: I Love Rock 'n' Roll
  • 2002: Anticipating
  • 2002: Boys (The Co-Ed Remix) (featuring Pharrell Williams of N.E.R.D)
  • 2003: Me Against the Music (featuring Madonna)
  • 2004: Toxic
  • 2004: Everytime
  • 2004: Outrageous
  • 2004: (I've Just Begun) Having My Fun
  • 2004: My Prerogative
  • 2005: Do Somethin'
  • 2005: Someday (I Will Understand)
  • 2005: And Then We Kiss
  • 2005: Mona Lisa
  • 2007: Gimme More
  • 2007: Piece of Me
  • 2008: Break the Ice
  • 2008: Womanizer
  • 2008: Circus
  • 2009: If You Seek Amy
  • 2009: Radar
  • 2009: 3
  • 2011: Hold It Against Me
  • 2011: Till the World Ends
  • 2011: I Wanna Go
  • 2011: Criminal
  • 2011: S&M (featuring Britney Spears)
  • 2013: Oh La La
  • 2013: Scream and Shout (featuring Britney Spears)
  • 2014: Work Bitch
  • 2014: Perfume
  • 2015: Pretty Girls

Eksteraj ligiloj redakti