Bridgeport (Konektikuto)

urbo de Konektikuto en Usono
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bridgeport.

Bridgeport [BRIĜport] estas havenurbo kaj la plej granda urbo en subŝtato Konektikuto.

Bridgeport
Fotomontaĵo
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro148 654  (2020) [+]
Loĝdenso2 955 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo41° 11′ N, 73° 12′ U (mapo)41.183333333333-73.2 [+]
Alto1 m [+]
Areo50,312475 km² ( 503 1.2 475 ha) [+]
Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Bridgeport (Konektikuto)
Bridgeport (Konektikuto)
DEC
Situo de Bridgeport
Bridgeport (Usono)
Bridgeport (Usono)
DEC
Situo de Bridgeport

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bridgeport, Connecticut [+]
vdr
Tipa domo en Bridgeport
Muzeo de Bridgeport

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Bridgeport situas laŭ la marbordo ĉe enfluo de rivero Pequonnock, laŭ aŭtovojo 95.

Historio redakti

Komence la loko estis parto de urbeto Fairfield, kiu havis en 1659 apartan nomon Pequonnock (ekde 1695 Stratfield). Baldaŭe ĝi estis centro de piratado, sed oni okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado kaj terkultivado. En 1840 la urbo havis jam fervojon. Ne nur balenokaptistoj uzis la havenon, sed ankaŭ komercistoj. La urbo rapide industriiĝis. En februaro de 1860 Abraham Lincoln vizitis la urbon, kie li oratoris. De 1930 Bridgeport estis flora industria centro havanta pli ol 500 da fabrikoj. Ekde la 1970-aj jaroj la senlaboreco pliiĝis.

Trafiko redakti

En la haveno ne nur ŝipoj, sed ankaŭ pramoj trafikas. En la urbo busoj liveras la pasaĝerojn. La fervoja kontakto estas tre bona al Nov-Jorko. Flughaveno estas proksime.

Vidindaĵoj redakti

Klimato redakti

Bridgeport troviĝas inter klimatoj humida subtropika kaj humida kontinenta klimatoj. Ĉiujare estas precipitaĵo 1,060 mm.

Famuloj redakti