Bergues

komunumo en Franca Flandrio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bergues (stacidomo).

Bergues (nederlandlingve Sint-Winoksbergen, t.e « Montj Sankta-Winoc ») estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française, lokita en la regiono Nordo-Kaleza Markolo kaj en la departemento Nord.

Bergues
komunumo en Francio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
StatusoUrbo
LandoFrancio
RegionoHauts-de-France
DepartementoNord
(subprefektejo)
ArondismentoDunkirko
KantonoBergues (ĉefurbo)
KomunumaroCommunauté de Communes du Canton de Bergues
INSEE kodo59067 [+]
Poŝtkodo59380
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroS-ro André Declercq
Demografio
Loĝantaro3 561  (2021) [+]
Loĝdenso2 698 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo50° 58′ N, 2° 26′ O (mapo)50.9686111111112.4341666666667 [+]
Alto1 m [+]
Areo1,32 km² ( 132 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Bergues (Nord)
Bergues (Nord)
DEC
Situo de Bergues
Bergues (Francio)
Bergues (Francio)
DEC
Situo de Bergues

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bergues [+]
vdr

Tiu urbeto situas proksimume dek kilometrojn sude de Dunkirko, kaj estis malnovtempe teritorio de la graflando Flandrio. Bergues sukcese konservis sian fortikaĝon, farita de Vauban post la ekokupo de la urbo fare de la militistoj de Ludoviko la 14-a en 1648. La reĝo, kiu ĉeestis dum la batalo, spertis akutan nutran toksiĝon dum la sieĝo, je la 30-a de junio 1648. Ekde la 8-a de julio, oni donis al li la lastajn sakramentojn kaj oni preparis eblan heredadon. Sed Guénaut, la kuracisto de Anno de Aŭstrio, donis al Ludoviko medicinaĵon enhavantan antimonon kaj vinon, kaj tio denove mirakle resanigis la reĝon.

La nomo « Bergues » devenas de la nederlanda Groen Berg, kiu signifas « verdn montetn ». Bergues posedas plurajn belegajn enirojn, ekzemple la Pordo de Cassel kaj la Pordo de Hondschoote, kiuj estas ambaŭ agnoskitaj kiel « historiaj monumentoj ».

La urbo cetere en tuta Franclingvio tre konatiĝis dum somero 2008, ĉar ĝi estis la loko por filmado de la titolo Bienvenue chez les Ch'tis, kiu ironie bildigis antaŭjuĝojn de sudaj francoj pri la pluva nordo de la lando kaj la por sudfrancoj malfacile komprenebla dialekto de la lokuloj.

la belfrido de Bergues (2004)


Vidu ankaŭ redakti