Benito Mussolini

itala faŝisto kaj politikisto de la 20a jarcento

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.

Benito Mussolini
Persona informo
Benito Mussolini
NaskonomoBenito Amilcare Andrea Mussolini
Naskiĝo29-an de julio 1883 (1883-07-29)
en Predappio
Morto28-an de aprilo 1945 (1945-04-28) (61-jaraĝa)
en Giulino, Mezzegra
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Mortigita deWalter Audisio vd
TomboKripto de la Familio Mussolini vd
Lingvojfrancaitalagermana vd
LoĝlokoPalaco de Venecio • Villa Torlonia vd
ŜtatanecoItala Sociala RespublikoReĝlando Italio vd
Alma materUniversitato de Laŭzano vd
PartioPartio Faŝista Respublika • Nacifaŝisma Partio • Partio Socialista Itala • Fasci Italiani di Combattimento • Partito Fascista Rivoluzionario vd
Subskribo Benito Mussolini
Familio
PatroAlessandro Mussolini vd
PatrinoRosa Maltoni vd
GefratojEdvige Mussolini • Arnaldo Mussolini vd
Edz(in)oRachele MussoliniIda Dalser vd
AmkunuloIda DalserMargherita SarfattiClara Petacci • Bianca Ceccato vd
InfanojBruno Mussolini • Edda Mussolini • Vittorio Mussolini • Anna Maria Mussolini • Romano Mussolini • Benito Albino Dalser vd
ParencojGaleazzo CianoAlessandra Mussolini • Romano Floriani Mussolini vd
Profesio
Okupoĵurnalistoinstruistopolitikisto • faŝisto vd
Aktiva enMilanoRomo vd
Aktiva dum1902–1945 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
De maldekstre dekstren, oni povas vidi la senvivajn korpojn de la iama komunista politikisto Nicola Bombacci, la Duce Benito Mussolini, lia fidela amanto Clara Petacci, la ministro Alessandro Pavolini kaj la fama faŝisma politikisto Achille Starace, elmontritaj en la Placo Loreto en la urbo Milano en 1945.

La 25-an de julio 1943 Granda Faŝisma Konsilantaro revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.

Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon sur placo de Milano.

Titoloj redakti

Duce ([DUĉe] itala prononco: [ˈduːtʃe], "estro") estis itala titolo, derivita el la latina vorto "dux", kaj adapto de duko. La estro de la Nacifaŝisma Partio nome Benito Mussolini estis identigita de la faŝistoj kiel Il Duce ("La estro") de la movado. En 1925 ĝi iĝis referenco al la diktatora posteno de Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ("Lia Ekscelenco Benito Mussolini, Registarestro, Estro de Faŝismo kaj Fondinto de la Imperio").[1]

Benito Mussolini estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Interesaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. bildo: Propaganda afiŝo de Benito Mussolini, per priskribo "Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ...". [1]