Banjo-Kazooie

Banjo-Kazooie [banĝo-kazui] estas platforma videoludo elpensita kaj kreita de Rare por Nintendo 64.

Banjo-Kazooie

Logo de Banjo-Kazooie

Logo de Banjo-Kazooie
DisvolvoRare Ltd.
EldonintoNintendo
MuzikoGrant Kirkhope
Dato de lanĉoNintendo 64 :

Usono : 29-a de junio 1998Eŭropo : 17-a de julio 1998Aŭstralio : 24-a de julio 1998Japanio : 6-a de decembro 1998Xbox 360 (Xbox Live Arcade) :Usono : 3-a de decembro 2008Eŭropo : 3-a de decembro 2008Aŭstralio : 3-a de decembro 2008Japanio : 3-a de decembro 2008

SerioBanjo-Kazooie
Sekvita deBanjo-Tooie
PlatformoNintendo 64
ĜenroPlatforma
Ludomanierounuludanta videoludo
RegiloNintendo 64 controller
PEGI-klasifikoPEGI 3
ESRB-klasifikoEveryone (Ĉiuj)
vdr

Ĝi unue estis lanĉita en la 29-a de junio 1998 en Usono kaj en la 17-a de julio 1998 en Eŭropo, kaj poste relanĉita kiel ludo de Xbox Live Arcade por Xbox 360 en la 3-a de decembro 2008.

Banjo-Kazooie estas la unua ludo de la serio "Banjo-Kazooie".

La historio centriĝas pri la klopodoj de Banjo kaj Kazooie por halti Gruntilda kiu planas interŝanĝi sian belecon kun la fratino de Banjo, Tooty.

La ludo enhavas naŭ mondojn en kiuj la ludanto devas sukcesi plurajn defiojn kiel solvi puzlojn, salti super obstaklojn, kolekti objektojn, kaj venki malamikojn.