Bündnis Zukunft Österreich

La Alianciĝo por la Estonteco de Aŭstrio (germane: Bündnis Zukunft Österreich - mallongigo: BZÖ) estas aŭstria politika partio.

Bündnis Zukunft Österreich
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco4-a de aprilo 2005 vd
Lando(j)Aŭstrio vd
SidejoVieno
Ideologio

ekonomia liberalismo • nacia konservativismo • dekstra popolismo

Fondinto(j)Jörg Haider vd
Ĉefestro(j)Josef Bucher (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
RetejoOficiala retejo
vdr
La eksa partiestro Josef Bucher en 2011.

Historio

redakti

Ĝi fondiĝis en aprilo 2005 fare de s-ro Jörg Haider post la skismo inter la anoj de la FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs - Libera Partio Aŭstria).

La laste nomitan ekstremdekstran partion gvidas hodiaŭ Heinz-Christian Strache, dume Josef Bucher estas ĉefo de la BZÖ.

Post la balotoj al la Nacia Konsilio en la 29-a de septembro 2013, la partio ne plu havos deputiton en la parlamento pro nesukcesita trapaŝo de la minimuma limo de 4 % de la voĉdonoj[1]. En la 19-a de oktobro elektitis nova partiestro Gerald Grosz[2].

Perspektivoj malklaraj

redakti

Post multaj sinsekve perditaj elektoj - ekz. en majo ĉe la balotado al la Eŭropa Parlamento - la frakciestraro ekigis pripensadon ĝis aŭtuno 2014 ĉu senchavus plia ekzisto de la partio.[3][4]

Subnotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti