August Schleicher

August SCHLEICHER ([ˈaʊ̯ɡʊst ˈʃlaɪçɐ]; Esperantigite Aŭgust Ŝlejĥer) naskiĝis la 19-an de februaro 1821 en Meiningen; mortis la 6-an de decembro 1868 en Jena) estis germana lingvisto. Li estas fondinto de la genealogiarba teorio en la kompara lingvistiko kaj kune kun Franz Bopp vojpreparinto de la hindeŭropaj studoj.

August Schleicher
Persona informo
Naskiĝo19-an de februaro 1821 (1821-02-19)
en Meiningen
Morto6-an de decembro 1868 (1868-12-06) (47-jaraĝa)
en Jena
MortokialoTuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
TomboTombejo malnova de Jena Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojgermana
ŜtatanecoSaksio-Meiningen Redakti la valoron en Wikidata
Alma materBonna universitato
Gymnasium Casimirianum Coburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupolingvisto
universitata instruisto
pedagogo
ĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

August Schleicher esploris la interrilatojn de la hindeŭropa lingvaro. La komparan lingvistikon li vidis kiel parton de la naturscienco. Li difinis lingvon kiel naturan viveron, kies ŝanĝoj - simile al evoluo de biologiaj specioj, dependas de la leĝoj de la evoluismo. Surbaze de siaj esplorrezultoj li desegnis en aŭgusto 1853 unu el la unuaj genealogiaj arboj de la hindeŭropaj lingvoj. Oni rigardas la Compendium der vergleichenden Grammatik der indogermanischen Sprachen (kompara gramatiko de la hindeŭropaj lingvoj) lia ĉefverko, en kiu li rekonstruis la hindoeŭropan pralingvon kaj eĉ verkis mallongan fabelon en tiu rekonstruita lingvo.

En 1864 li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Eksteraj ligiloj redakti