Arabskriba kaligrafio

Arabskriba kaligrafio estas arto skribi per arabaj literoj. Kaligrafio estas unu el la plej elstaraj artoj en islama mondo.

Prezentita en la bildo dekstre estas divana stilo, populara en Turkio en la 14-17 jarcentoj, interalie por administraj dokumentoj.

Historio

redakti

La araba skribo, kreita ĉirkaŭ 500,rapide vastiĝis kun islamo ekde la 600-kelkaj jaroj. Denorda Afriko ĝis norda Hindio ĝi estas uzata enadministro, kulturo kaj ĉiutaga vivo por noti en la araba,persa kaj aliaj lingvoj. Ke islamo malrekomendas bildigon dehomoj aŭ bestoj probable kontribuis al ĉiaspeca uzo deornamaj skribaĵoj, ne nur en libroj, sed ankaŭ sur vazoj,monumentoj kaj aliaj aĵoj.

Ĉirkaŭ 900, la persdevena ministro Abû 'alî ibn Muqlahnormis ses bazajn stilojn de araba skribarto.Iuj el tiuj stiloj nun eksuziĝis. Aliaj aperis.

La kufa stilo – nomata laŭ la urbo Kufo en Irako– estas la plej frua stabila stilo de la arababelskribo. Ĝi havas dikajn, rondajn kaj rektajn formojn.Ĝin oni multe uzis por fruepokaj kopioj de la Korano.Nuntempe ĝi funkcias kiel grafike impona stilo kun arkaismanuanco, ŝatata por titoloj aŭ anoncoj, simile al la gotikastilfamilio en latinidaj skriboj.

La kopia stilo (nasĥî) aspektas flua kaj simpla.Ĝi restas ĝis hodiaŭ la precipa bazo de ordinarajtipografiaj stiloj.

La triona stilo (thuluth) havas altajn rektojn,ampleksajn kurbojn. Ĝi aperas en titoloj, kaj ofte endensaj ornamaĵoj sur monumentoj.

Iuj landoj disvolvis proprajn stilojn. La persa stilo(fârsînastaliĥ), kreita ĉirkaŭ1400 en Irano, estas iu el la plej sukcesaj. Ĝiaj mildaj,sampezaj formoj estas konataj en la tuta arab-skriba mondo.

Moderna situacio

redakti

En la 20-a jarcento, Turkio ŝanĝis la ortografion de laturka lingvo de la araba al latina skribo. Tio ŝrumpigisiun el la plej brilaj skoloj de araba belskribo.

En ceteraj arabskribaj landoj kaligrafio restas populara.Ĝiaj bazoj estas instruataj en lernejoj. Ĝi rolas enkonstruaĵa ornamo, en grafikaj artoj, kaj homoj volontependigas pli aŭ malpli bonkvalitan belskribaĵon en siajhejmoj.

Materialo

redakti

La tradicia materialo de araba skribarto restas preskaŭsenŝanĝa ĝis hodiaŭ. Ĝi konsistas el kalamo, paperokaj precipe nigra inko. la kalamoj estas laŭ la landoj eldiversaj specoj de kanoj. La ĝusta angulo por laeltranĉado de la beko iom varias laŭ la stilo, per kiu oniskribos.

Bildgalerio

redakti


Vidu ankaŭ

redakti

Araba alfabeto

Araba lingvo

Araba skribmaniero

Hassan Massudy

Sadequain

Persa belskribo

Eksteraj ligiloj

redakti

(eo) Terminaro de persa kaj araba belskribo

(en) Historia eseo pri kaligrafio

(en) Arto de arabskriba kaligrafio